2007-04-05

Paŝoj

Paŝoj, sed paŝoj kiudirekten? Mi ankoraŭ ne scias. Mi tamen bone scias ke mi pasigis semajnfinon, du noktojn, kun Anja.

Ni renkontiĝis en la urbeto je 30 kilometroj de la vilaĝo de Anja. Kiel dirite, Anja jam mendis du ĉambrojn en unu el la tieaj hoteloj. Kaj jes, unu el la litoj fine restis neuzita.

Vendrede, post malfrua tagmanĝo, ni promenis laŭ la stratoj de la urbeto, kiun mi antaŭe vizitis nur unufoje, dum la filmfestivalo. Pro la venta pluvo, ni rapide reiris al la hotelo. En la ĉambro de Anja ni senvestiĝis. Preteksto: malsekaj vestaĵoj. Sub la lita kovrilo Anja demetis ankaŭ la kalsoneton. Mi mane rekonatiĝis kun la korpo de Anja. Mi ame suĉis al ŝi la mamojn. (La traboraĵo estis for. "Ĉu foriĝis?" Ŝi: "Jes". Mi: "Kial?" "Ne kuraĝis montri ĝin sur la plaĝo ..." "He, ĉu vi sunumis nudbruste sur la plaĝo de la vilaĝo?" Ŝi: "Foje, preter la plej fora buĥto de la rivero ...").

Mia mano atingis ŝian sekson, kaj mi ne trovis la etan aron da haroj kiujn ŝi kutimis konservi. Mi fingrumis ŝin kaj mi forte ĝojis kiam mi sentis ŝian orgasmon. Nur en la mateno mi vidis ŝian glatrazitan interfemuraĵon. Ŝi: "Ŝanĝiĝis, ĉu?" Mi: "Jes, bele senhara". "Ĉu plaĉas al vi?" "Jes, plaĉas." Mi prikisis al ŝi la lipojn. Poste ŝi aperigis paketon: "Bonvolu, ni uzu kondomon."

Ni amoris, kaj poste reamoris. Kaj malgraŭ tio, mi sentis ke ĉio ankoraŭ ne enordas. La kondomo nature nur estas eta tamen ne sensignifa indikilo. Ni jam amoris, sed ankoraŭ ne parolis sufiĉe. La hotela ĉambro invitis al amorado dum la pluvgrizaj stratoj de la urbeto ne invitis al promenado kaj parolado.

No comments: