2007-11-10

Pretekstoj

Ĵaŭdon, dum la vespero mi iris al la Studenta Domo. Samtempe Renata kaj Adriana vizitis la naturistan banadon. Mi iris al la Studenta Domo ĉar mi deziris retrovi Erikan, aŭ almenaŭ kun la preteksto ke mi deziras retrovi ŝin. Eble simple plaĉas al mi la etoso de tiu domo. Mi tediĝas de mia pli kaj pli monogama vivo. Laŭnature, nur birdoj estas monogamaj.

Mi haltis antaŭ la pordo de Erika kaj Mandy. Mi aŭdis sonojn, ne malinteresajn. Fine mi frapetis al la pordo. Post kelkaj momentoj Mandy malfermis la neŝlositan pordon, ŝi portis matenan robon, mi rigardis en la disiĝon de ŝiaj mamoj. Poste mi ekvidis ŝiajn okulojn, kaj fine mi observis, en la lito, ŝian amikon, kiun mi rekonis el antaŭa vizito.

Mandy diris ke ŝi "malofte vidas Erikan." Ŝi aldonis: "Revenu poste." Ŝi revenis al sia lito. Se mi malfermis la pordon, sen frapetado, mi eble vidus ilin dum ili amoras. Ĉe aliaj pordoj mi ankaŭ aŭdis sonojn. Ulo, kun senhara kapo, malfermis unu el tiuj pordoj. Aŭdiĝis ina krio, poste ridado de ambaŭ seksoj.

Kiam mi revenis hejmen, Renata kaj Adriana ĵus revenis el la naturista banado. Adriana duŝadis. Renata laŭtlegis el revua enketo: "Ĉu vi havas sperton pri anusa sekso?" Mi: "Ne." Renata: "Ĉu kun ino aŭ kun ulo?" Mi: "He, mi respondis ke ne. Jen vi ne povas demandi ĉu kun ino aŭ kun ulo!" Renata: "Ne faris mi la demandojn." Adriana eliris el la banejo, kun tuko ĉirkaŭ la koksoj, nudbrusta, dum ŝi sekigis al si la hararon per alia tuko. Mi, al Renata: "Kaj ĉu vi?" Renata: "Kion?" Mi: "Nu, forgesu tion." Ŝi: "Ne, mi ne havas sperton pri anusa sekso." Adriana: "He, tion mi ne kredas!" Renata ĵetis la revuon ŝiadirekten, Adriana perdis la koksan tukon ktp.

Ĉu Flavio ĉi-foje partoprenis la naturistan banadon? Ne. Nu, nun ĉio nature estas preta: Flavio proponis al Adriana, aŭ eble ŝi al li, aŭ plej verŝajne Renata aranĝis ĉion. Ili devas rapide geedziĝi, antaŭ la fino de ŝia vizo. Kaj mi, malfeliĉe, estos la atestanto de Flavio. Mi kompreneble ĉiam scias ke mi estu la atestanto de Flavio, iam, sed mi antaŭe nature ne sciis ke li edziĝu ĝuste al Adriana.

Mi revenis al la Studenta Domo. Meznokto. Eble min altiris la dusencaj vortoj de Mandy: "Revenu poste." Mi haltis antaŭ la pordo. Silento. Mi malrapide malfermis la pordon. En la eta ĉambro mi tuj konstatis ke mi estas sola.

Mi vagadis tra la koridoroj de la domo. Ie-tie mi rekonis geulojn kiujn mi vidis antaŭe. Ĉu multaj studantinoj havas sperton pri anusa sekso? Se mi spertiĝu pri tio, la ino devus havi belan postaĵon, eĉ tre belan, rondetan, ne tro larĝan. Mi enŝteliĝis en festenon de la kvara etaĝo, oni manĝis tapazon (ĉu tiel oni skribas?), trinkis ruĝan vinon kaj fumis amuzajn sigaredojn.

Mi manĝis iom da hispanaĵoj, trinkis pli da vino. Mi serĉis Erikan. Mi serĉis Ajŝan. Mi serĉis studantinon pri teologio. Mi vidis kelkajn belajn postaĵojn, sub ĝinzo kaj ŝnurkalsoneto. Laŭdire mi metis manon al bela postaĵo. Verŝajne tial miaj lipoj nun ŝveliĝis. Fine mi dormis sur la planko en ĉambro de studantino pri pola lingvo. Ŝi vekigis min je la sepa kaj duona: "He, ulo, vekiĝu, prelego atendas min." Dum momento mi vidis ŝiajn dikajn mamojn, kaj ŝia postaĵo estis larĝega. Ŝi: "He, kio okazis al via lipo? Jen, akvo, lavu vin." Ŝi surmetis grandan, blankan mamzonon. Mi lavis al mi la vizaĝon, pensante pri la nokto, poste foriris, post tri kisoj, polmaniere.

Denove hejme, Adriana dormis, Renata jam estis en la banejo. "He, kio okazis al via lipo?" Mi kareze frapetis al ŝi la postaĵon. "Nu, kio?"

No comments: