2007-09-22

Decidoj

Renata denove menciis siajn ideojn pri geedziĝo. Ĉu mi edziĝu al Adriana? Ĉu Adriana konas la svatadon de sia fratino? Eble, se ŝi mem farus la proponon ... (Hieraŭ Adriana portis T-ĉemizon kun la teksto: "etaj frandaĵoj". Ĉu ŝi komprenas la aludon? Eble tion oni ne klarigis al ŝi.)

De tempo al tempo mi ankoraŭ ludas kun la mamoj de Adriana. Unue mi karezas ilin tra la ŝtofo de ŝiaj vestaĵoj, poste, sed ne ĉiam, ŝi nudigas al si la bruston. Mi suĉas al ŝi la pintojn aŭ kaŝas al mi la vizaĝon inter la du mamoj. (Dufoje ŝi permesis al mi la studon de ŝia pubo. "Rigardu, ne tuŝu!")

Kompreneble, se mi edziĝis al Adriana, la rilato kun Anja estus neebla. Anja ne akceptus tian situacion. En kelkaj kulturoj viro rajtas havi eĉ kvar edzinojn (kaj kvar bopatrinojn). Tiel mi povus edziĝi samtempe al Anja, Renata, Sonjo kaj Adriana. (Mi menciis tion al Renata por ke ŝi komprenu ke mi jam profunde pripensas la aferon.) Verŝajne Sonjo tuj malakceptus tian proponon. Bone, Erika, malgraŭ ĉio, estu la kvara edzino. (Ĉar Renata kaj Adriana estas fratinoj, mi havus nur tri bopatrinojn. Ĉu tiel pensas ankaŭ la viroj en poligamiaj landoj?)

Laŭ Renata ekzistas kulturoj en kiuj la inoj, ne la uloj, havas plurajn edzojn. (Kie ekzistas tiaj kulturoj? Nu, en Afriko kaj altmontaraj regionoj de Orient-Azio.) Evidente, la plej moderna kaj demokrata solvo estus geedziĝo de grupoj, ekzemple de kvar inoj kaj kvar uloj, aŭ du inoj kun kvin uloj, k.t.p. (Ĉiuj loĝas kune, ĉiu ulo amoras kun ĉiuj inoj, ĉiu ino kun ĉiuj uloj, kaj eble ankaŭ la inoj unu kun la aliaj, tio laŭdire okazas en multaj kulturoj.) Kie ekzistas tiaj grupaj geedziĝoj? Nu, verŝajne nur en Usono, lando de libereco.

Geedziĝo nature ankaŭ estas multekosta afero, precipe la festenoj. (Flavio diris: "Se mi edziĝus al ĉiuj ulinoj kun kiuj mi amoris, mi jam estis viro pli ol malriĉa ...")

2007-09-11

Sekretoj

Lunde mi kun Flavio vizitis la kunvenon de la loka klubo esperantista. (Unue mi diskrete serĉis Karolinan, sed trankviliĝis kiam mi konstatis ke ŝi ne ĉeestas. Cetere mi scias ke ŝi jam dum pli ol jaro loĝas en la ĉefurbo.) Ni petis ke oni katenu la krokodilojn, ĉar Flavio deziras aŭdi la sonon de la sekreta lingvo. Li foliumis kelkajn internaciajn publikaĵojn kaj faris komentojn. Jen: "Kiu estas tiu barbulo?" Kaj jene: "Vi ne diris ke ekzistas nudista revuo en Esperanto. He, vidu, jen belulino!"

Oni diskutis la eblajn signifojn de la vorteto "nenial", kaj la novajn gramatikajn demandojn: anstataŭ akuzativa finaĵo oni rajtas uzi la vorton "na", ekzemple: "la knabo manĝis na la hundo". (Rumi la bulgarino enmetas aron da tiaj na-oj dum ŝi parolas, sed ŝi tute ne parolas la internacian lingvon.) Kelkaj el la pli junaj membroj de la klubo favoris la reformojn, dum la pli aĝaj esprimis sin pli ol malfavore. Oni eĉ, kun evidenta timo, menciis idon de Esperanto, kiu naskiĝis antaŭ cent jaroj. (Mi ne sciis ke Zamenhof havas filon. Eble li eĉ edziĝis.) La maljunuloj ne ĉiam estas malsaĝaj.

Grizbarbulo prezentis diversajn argumentojn, sed mi ne komprenis ĉu li favoris aŭ malfavoris la aferon. Fine li montris al mi: "Kion opinias vi?" Mi: "Mojose!" Grizbarbulo: "Kion vi diris? Ĉu na majonezo?" Mi demandis kiel oni traduku la frazon "mi vidis la najbarinon nuda"? Eble: "mi vidis nuda na la najbarino." (Se ĉiuj surhavas siajn vestaĵojn tiaj lingvaj demandoj kompreneble ne ekekzistas.)

Kun bontagulino mi diskutis la ekziston de erotikaj skribaĵoj en Esperanto. Ŝi menciis sekretajn sonetojn (kiuj ne plu estas tre sekretaj, eble ili estas tutsimple sonetoj - sed kio ĝuste estas soneto?) Mi menciis la novelaron "La nuda feino". Eble ŝi deziris enlitiĝi kun mi, sed pensante pri la sekvoj de mia antaŭaj vizitoj de la klubo, mi lunde restis tre monogama. Cetere, ŝi povis esti mia avino (ne, tio maleblus, verŝajne ŝi havas kvardek du aŭ kvardek tri jarojn). Fine ŝi kaptis Flavion, kaj ili kune forlasis la kluban terenon, bela paro, dum mi revenis al la naismaj diskutoj, kie oni pritraktis ideologiajn detalojn el gramatikaj vidpunktoj.

Anja

Anja renkontis min ĉe la aŭtobusa stacidomo (longa ĉirkaŭbrako). Ni promenis tra la stratoj de la urbo dum la bela aŭtuna vespero. Ĉe restoracio ni tagmanĝis. (Laŭ Anja oni ludis muzikon de Eduardo Grigo. Mi iomete nervoziĝis pro la muziko. Ĉu li estas la frato de Eduardo Munko, la kreanto de la fama krio? Nu, verŝajne ili eĉ ne estas de la sama lando.)

Mi tre ĝojis denove vidi la nudan korpon de Anja. Kiam revenis al la hotela ĉambro ni tuj senvestiĝis. Mi vane serĉis traboraĵojn. Anja: "Nu, kion?" Mi: "Vi sunumis nudbrusta, ĉu?" Ŝi kapjesis kaj leĝere tuŝetis al si la mamojn. Mi memoras ke ni parolis pri tio antaŭ monatoj, dum nia pasinta renkontiĝo. La haŭto de Anja ankoraŭ ne perdis la bronzitecon de la somero. La pubo kaj la postaĵo estis palaj, sed la mamoj estis bele bronzitaj.

Mi, kun intereso: "Ĉu sur via publika plaĝo?" Ŝi, friponete: "Ne, kun kelkaj amikinoj, apud la rivero." Mi: "Mi tre dezirus ke mi estis tie ..." Anja, mallaŭte, malrapide, kun seriozaj okuloj: "Ankaŭ mi tre dezirus ke vi estis tie ..."

Jam estis nokto. Mi serĉis la korpon de Anja. Ni kisiĝis, kun malseke ludemaj langoj. Mi mordis al ŝi la cicojn. Avide mi sentis la bonodorojn de Anja. Mi komencis leki al ŝi la lipojn de la pubo. Kun fingro mi disigis la lipojn, kun alia fingro mi tuŝetis al ŝi la malantaŭan truon. Jam longe mi ne tuŝis tiun parton de ino. Mia fingro eniris la malantaŭan truon dum mi prilekis la klitoron de Anja. Post kelkaj minutoj ŝi forte orgasmis.

Ni amoris, kun kondomo, poste dormis. Sabate: ni vizitis muzeon, vendejojn, kaj vidis la policon aresti rabiston. Anja: "Mojose ..."

En la posttagmezo ni denove amoris en la lito kiun la pola ĉambristino sisifose reordigis. Anja suĉis min, poste ni sesdeknaŭis. Denove mia fingro serĉis ŝian truon. Kia agrabla parto de la ina korpo! Anja rajdis min, malrapide, ritme, dum ŝi tuŝetis al si la klitoron. Fine ni orgasmis.

Vespere, ni gustumis la noktan vivon de la urbo, kineje rigardis svedan filmon "Amalo". Poste, survoje al hotelo, en malluma strateto, mi ekvidis ulinon, kaŭre sidanta, kun pala postaĵo. Anja: "Ne rigardu!" Mi rigardadis. La ulino verŝajne estis tiom ebria ke ŝi apenaŭ sentis nian ĉeeston. Ŝi larĝe ridetis al ni. Anja: "Venu, mi montros al vi." Mi: "Mojose ..." Ni reiris al la hotelo.

Dimanĉe: ni iris al monteto apud la urbo, kiun Anja vizitis antaŭ jaroj. Ni kisiĝis kaj gustumis la varmetan sunon. En la posttagmezo, antaŭ la disiĝo, mi komencis paroli pri la estonteco, sed Anja metis fingron sur mian buŝon.

2007-09-07

Alilandane

Ekzistas ankoraŭ homoj al kiuj ne plaĉas alilandanoj. Tion mi ne komprenas. Al mi tre plaĉas alilandanoj, precipe alilandaninoj - kaj antaŭ ĉio Renata kaj Adriana. Cetere, kial lerni internacian lingvon se ne plaĉus alilandanoj?

Adriana jam restis pli ol monato. Dum kiom da tempo ŝi restos ankoraŭ? Renata jam komencis paroli pri plilongiĝo de ŝia vizo. Tio verŝajne ne estas senprobleme. La restadpermeso de Renata kompreneble sekuriĝas pere de la universita sistemo, sed Adriana nek estas studanto nek havas laboron. Laŭ Renata ekzistas facila solvo: "Ŝi povas edziniĝi al vi." Ĉu mi edziĝu al Adriana? Nu, tio nature aperigus novajn horizontojn ...

Ĉiuj niatempe ŝajne deziras geedziĝi, nur mi deziras resti fraŭlo. (Bela vorto, ĉu ne?) Ĉu Anja ankoraŭ deziras edziniĝi? Nu, mi daŭrigos miajn hotelajn lukssemajnfinojn: tiun fojon ne kun la fratinoj - sed kun Anja. Post tiom da tempo ŝi estas preskaŭ alilandanino, plaĉa alilandanino.

2007-09-05

Montare

Vendredon ni iris al la montaro. Komenciĝis jene: mi facile trovis la montaron, sed mi devojiĝis kaj nur malfacile retrovis la hotelon, malgraŭ tio ke mi antaŭe vizitis la lokon. Jes ja, estis la sama hotelo, al kiu ni iris kun Anja kaj Nataŝa. (Jam tio eble devus reteni min, sed ne ekzistas multaj ne tro multekostaj hoteloj en tiu parto de la montaro.)

Kiam ni fine alvenis al la hotelo, je la naŭa kaj duono, la deĵoranta anserino rifuzis laŭdezire plenumi nian mendon. ("Ĉu unu sinjoro kaj du inoj en la sama ĉambro?"). Kial oni okupas sin pri la aferoj de aliaj homoj? Ŝi eĉ demandis al mi pri tio kiu el la du estas mia edzino. Kiam mi respondis, prave, ke mi neniam edziĝis kaj tiel ne havas edzinon, la afero nature decidiĝis: ni devis akcepti du ĉambrojn.

Bone, ni povus mendi du ĉambrojn, aŭ eĉ tri ĉambrojn. Sed kial? Tri ĉambroj kostas pli ol unu ĉambro, kaj post la kampadeja somerumado mi deziras ŝpari kelkajn monerojn. Cetere, post kelksemajna nudumado, restado en komuna ĉambro (duobla lito + aldona lito) ne kaŭzus ĝenon. (Propono de Renata, aprobita de Adriana.)

Adriana deantaŭe konsentis pri tio ke ŝi lasu al ni la ĉambron kiam ni deziras amori. (Kompense mi donus al ŝi monon por unu el la maŝinetoj ĉe la bufedo. Amuza aranĝo. Adriana: "Por mi, vi povas amori la tutan tagon ...").

Pro la nova aranĝo tio ŝanĝiĝis. Unue Adriana okupis la duoblan liton. (Laŭ la deĵorantino la granda ĉambro kun la duobla lito estas por la inoj, dum mi, "la sinjoro", devas kontentiĝi pri eta ĉambro kun mallarĝa liteto.) Nur post longaj negocioj Renata fine konvinkis ŝin pri tio ke ŝi, Adriana, loĝu en la eta ĉambro. (Jes, mia kontribuo al la negocioj estis aldonaj moneroj al la maŝinetoj.) Kiam ĉio reguliĝis, Renata estis dormema kaj deziris dormi, ne amori.

Sabate aperis nova deĵorantino, inteligenta junulino. Ŝi surpriziĝis kiam ŝi konstatis ke ni okupas du ĉambrojn. (Foje mi akceptas ke oni okupas sin pri la aferoj de aliaj homoj.) Ŝi eĉ proponis ke ni povas enmeti aldonan liton (tio ja estis nia origina mendo), sed nun Adriana rifuzis forlasi sian ĉambron.

Mi amoris kun Renata. Post longa dormo ŝi denove estis amorema. La fremdeco de hotela lito nature ĉiam pligrandigas la ĝojon de amoro. (Renata: "Ĉu vi dezirus amori kun la deĵorantino?" Mi: "Kun kiu? Ĉu kun la montara anserino aŭ kun la bela anasidino?" Ŝi: "Mi ne scias. Kiun vi dezirus?" Mi: "La junulinon." Renata: "Kial?" Mi: "Ŝi havas belajn mamojn." Renata: "Ĉu vi jam vidis ilin?" Mi: "Mi pensas ke ŝi ne portas mamzonon sub sia uniforma ĉemizeto. Cetere ŝi bele ridetas.")

Bone, mi amoris kun Renata, dum Adriana amuziĝis ĉe la bufedo. Ĉu la fratinoj vidis la montaron? Ne, la nebulo baris al ni la rigardon, kaj pro la pluvo ni ne forlasis la hotelon. Mi pensas ke Renata, dimanĉe, provis aranĝi ion kun la deĵorantino, sed tiu evidente, kun afabla rideto, malakceptis tion.