2005-10-12

Inoj sen kalsonetoj

Fine mi revenis el la ĉefurbo, kaj mi ne faris amoron dum kvin tagoj. Mi ne komprenas kiel homoj povas loĝi en tiu urbo. La ĉefurbanoj ne scipovas paroli korekte, kaj la virinoj tie ne estas belaj. (Nu, tio ne estas prave, mi diras tion nur pro tio ke mi ne faris amoron dum kvin tagoj.)

Mi vojaĝis kun Flavio, kaj ni loĝis ĉe amiko de li, iom suspekta ulo. Ildikó venis kune, do Flavio evidente faris amoron matene kaj vespere. Iun tagon li eĉ tagmeze vizitis Lenan kaj verŝajne faris amoron tie, ĉar poste li revenis kaj diris: "Ne ĉiutage mi faras amoron kun du ulinoj." Tio verŝajne estas la veraĵo, ĉar poste li aldonis: "Iufoje mi estis enlite kun kvin ulinoj, sed dum la lastaj jaroj mi ja estas preskaŭ monogama."

La lastan vesperon ni kune vizitis ejon kie junulinoj dancadas sur scenejo dum ili malrapide senvestiĝas. Kion oni nomas tion en Esperanto? Estis teda afero. Kelkaj el la inoj havis silikonajn mamojn, kaj le plej bela ĉiam dancadis sur la alia flanko de la scenejo.

Bone, mi revenis. Mi rakontis al Anja kaj Renata pri nova modo kiun mi vidis en la ĉefurbo. Aŭ almenaŭ mi pensis ke temas pri nova modo. Virinoj kiuj ne portas kalsoneton sub la pantalono. Senkalsonete sub jupo ne estus novaĵo, tiel faris virinoj ĉie verŝajne dum jarmiloj. Sed pantalonoj estas nove por mi, kaj kun la pantalonoj de hodiaŭ oni tuj vidas ke la ino ne portas ion sube.

Anja diris: "Tio ne estas novaĵo. Mi de tempo al tempo ne portas kalsoneton sub la pantalonoj."

Kaj mi: "Hodiaŭ mi vidis ke vi portas kalsoneton. Ĝi estas blanka, kaj mi divenas ke estas tiu kun figuro de MikiMuzo."

Renata: "Kaj ĉu vi vidis la koloron de mia kalsoneto?" (Ne, tion mi ne vidis). "Estas pro tio ke mi ne portas kalsoneton". Kaj Renata stariĝis, kaj mi vidas la haŭton de la supra parto de ŝia postaĵo. Ho, mi deziras alprokcimiĝi, sed mi ne kuraĝas fari tion kiam ĉeestas Anja.

Poste ni faras amoron, Anja kaj mi, kaj ĉio estas denove bona.

2 comments:

Manuel said...

Kia stranga, tamen originala, blogo! Eĉ via persono estas mistera: vi ne mencias landon (nu, ne necesas), nek denaskan lingvon (iom pli necesa, por kulture situi vin), nek retpoŝtan adreson por plukontaktado...

Via vivmaniero estas ankaŭ tre nekutima. Vi ie diras ke vi estas 19-jaraĝulo; sed loĝi kun koramiko je tiom frua aĝo estas io malofta!

Viaj reagoj tamen estas kongruaj kun via adoleska aĝo: tiu altiro de mamoj estas pinta en tiu aĝo, kiam viroj ankoraŭ estas proksimaj al suĉepoko kaj tamen ekvekiĝas en ili la amoremo.

Via esperanto estas bonega! Mi nur konsilus anstataŭi la esprimon "fari amoron" al simpla "amori". Almenaŭ vi ne elektis la agacan "fari la amon"! Mi iam verkis prie en mia blogo:
http://bitakoro.blogspot.com/2003/11/mi-amas-amoron.html

Laŭ la temoj kiujn vi pritraktas, eble vi konsiderus interesa tiun alian blogaĵon:
http://bitakoro.blogspot.com/2004/03/ondo-de-nuda-prudo.html

Kaj mi havas demandon por vi: ĉu ne ekzistas en esperanto vorto por inaj tolaĵoj, samkiel ekzistas en aliaj lingvoj? Ekemple, la tuta vestaro nomiĝas "lencería" en mia lingvo. La franca ankaŭ havas apartan vorton por ĝi. La nomo "kalsoneto" estas trafa, sed por mi tro similas al hispana vorto "calzoncillo", kiu celas la saman vestaĵon... sed por viroj!

Nu, mi plu sekvos tiun ĉi interesan blogon...

Anonymous said...

Koran dankon por la positivaj komentoj kaj antaŭ ĉio al Manolo por la longa komento. Via teorio pri la altiro al mamoj estas tre interesa, kaj eble vera, sed mi ne kredas ke mi iam ne estos altirita al mamoj. Almenaŭ mi ne esperas tion! Sed mi ne kredas ke mi skribis ke mi estas 19-jaraĝa, ĉar tio ne estus korekte. Sed tio ne gravas.

Koncerne esperantajn vortojn pri inaj vestaĵoj mi bedaŭrinde ankoraŭ scias tro malmulte. "Tolaĵoj", estas tio kion la francaj nomas "lingerie", aŭ ĉu mi eraras? Al mi ŝajnas ke la esperanta vorto estas simple ... "tolaĵoj". La vorto "kalsoneto" tre plaĉas al mi, ĝi havas ion tre allogan. "Mamzono" por mi tamen ŝajnas pli malbona vorto ...

Laŭ mi estas multaj fotoj en tiu blogo! La plej bonaj bildoj estas tiuj kiuj ekaperas en la pensoj de tiuj kiuj legas ĝin. Kaj mi ne pensas ke Anja permesus al mi aldoni verajn fotojn ...

Mi aldonos ligilojn al viaj paĝoj.