2005-10-16

Vendrede kaj sabate

Vendrede Flavio aranĝis festenon. Kaj kiel oni povas imagi: ne estis malmulte da drinkaĵoj. Kelkaj homoj fariĝis tre ebriaj, kaj mi estas feliĉa pro tio ke Anja ne ĉeestis.

Mi ekvidis virinon kiu aspektas kiel Dinjo, la frizistino. Mi tre ĝojiĝis, sed ŝi ŝajne ege ofendiĝis kiam mi demandis al ŝi ĉu ŝi estas frizistino. Evidentiĝis ke ŝi studis sociologion kaj nun dum du jaroj ankoraŭ ne sukcesis trovi laboron. Nu, mi neniam lasos al sociologino tondi mian hararon.

Laŭ Renata mi multe babilis kaj dancadis kun koreanino, sed mi ne scias ĉu Renata vendrede estis bona atestantino.

Paŭlina, la ruĝharulino kun la traboraĵoj, ĉeestis al la festeno. Neniuj novaj traboraĵoj, sed ŝi volonte montris la malnovajn, tiun ĉe la brovo kaj la du ringetojn en la cicoj. Nu, mi tre ŝatus vidi tiujn du ankaŭ kiam mi ne estas ebrieta. Ankaŭ Renata, kiu ja ne havas traboraĵojn, demetis la supraĵon, kaj la du inoj lasis al ni kompari la mamojn. (Sabate Renata ne plu povis memori ke ŝi faris tiel).

Sabate Anja kaj mi manĝis ĉe Antonio. Mi ne povis ne pensi al la nuda korpo de Nataŝa en la saŭno, kaj verŝajne ankaŭ ŝi memoris tion ĉar ŝi ruĝiĝis kiam mi ĉirkaŭbrake salutis ŝin. Antonio portis al ni la plej bonan vinon kaj mi feliĉigis lin pri la venonta geedziĝo.

1 comment:

Anonymous said...

Jamas!