2005-10-30

Sufiĉe

Kiaj tagoj! Vere sufiĉas du virinoj en la domo. Anja kaj Renata bonvenigis Ildikon, sed baldaŭ malgrandiĝis la simpatio kaj estis mi kiu fine devis retrovi la pacon.

Ne estas facile vivi kun persono kun kiu oni ne povas paroli (Ildiko ja scipovas paroli, sed ŝi ne parolas lingvojn kiujn komprenas ni). Eĉ ne kun Renata ŝi povas paroli - du alilandanoj ne nepre komprenas unu la alian.

Eble decidiga ankaŭ estis vizito al la saŭno. Ŝajne ni drinkis tro multe, Ildiko deziris sidi ĉe mi, kaj Anja vidis la mamon de Ildiko kontraŭ mia brako. Poste estis malfacile igi Ildikon revestiĝi. Mi trovis tion tre amuza, sed Anja kaj Renata ne havis la saman opinion.

Bone, mi telefonis al Flavio, kaj hodiaŭ kiam mi revenis el laboro, Ildiko jam forlasis nin. Kien? Al Hungario, al hotelo aŭ al alia amiko de Flavio? Mi ne scias. Eble mi demandos al Flavio, sed ne nun. Kaj eble mi poste skribos iomete pri kelkaj el la amuzaj aferoj kiuj okazis kiam Ildiko loĝis ĉe ni.

Sed ne nun. Nun sufiĉas.

2005-10-25

Flavio revenis al Lena

Kaj nun Ildiko dormis ĉe ni. Ne sur la sofao, sed kun Renata. Ĉio okazis hieraŭ kiam mi estis en la laborejo, kaj kiam mi revenis, ne tiom malfrue kiom mi planis, Flavio foriris kaj Ildiko prenis lian placon.

Nun la sinteno de la du inoj estis alia ol hieraŭ. Estis kvazaŭ ili salvis fratinon, kaj verŝajne estis ĝuste tio kion ili faris. Laŭ Renata Flavio deziris vivi kun ambaŭ. Sed tion nature ne deziris nek Lena nek Ildiko. Foje Flavio estas iom naiva.

Ni denove hejtigis la saŭon, kaj estis agrable sidi tie en la varmeco kun la tri nudaj virinoj. Kun Ildiko ni ne multe povis paroli, sed ŝi kantetis por ni kelkajn hungarajn kantojn. Vere ŝi havas belan voĉon, kaj estas la hungara bela lingvo.

Poste Anja kaj mi enlitiĝis por amori, dum la du aliaj ankoraŭ restis en la saŭo.

2005-10-24

La stultaĵoj de Flavio

Flavio ĉi-nokte dormis sur la sofao, ĉe ni. Li venis hieraŭ vespere ja la 8a kaj petis azilon. Kaj la kialo? Nu, mi nature tion antaŭvidis: Lena venis hejmen el la ĉefurbo, kaj ne tiom ĝojiĝis trovi alian virinon en la domo. Kaj Ildiko ne antaŭe vidis Lenan kaj baldaŭ venis la unuaj insultoj.

Kaj nun la etoso ĉe ni estas iom malbona, Anja ĉagreniĝas ĉar Lena estas ŝia amikino, kaj Renata opinias ke Flavio estas malkuraĝulo ĉar li ne tuj iras hejmen kaj solvas la situacion. Kaj mi, amiko de Flavio, kion mi faras?

Hieraŭ ni jam hejtigis la saŭnon, sed la du inoj ne deziris ke Flavio venu kune, do estis tre mallonga vizito al hejtbanejo. La varmeco iom reĝojiĝis nin, sed ĉi-matene, kiel dirite, la etoso estas malbona.

Feliĉe mi havas mian laboron kaj ne devas resti hejme. Eble mi hodiaŭ nur malfrue hejmenvenos. Nu, eble mi nun komencas agi kiel Flavio, sed estas la naskiĝtago de Lada kaj ŝi invitis nin al iu restoracio. Mi gratule ĉirkaŭbrakis ŝin kaj por la unua fojo sentis la firmecon de ŝiaj mamoj. Mi tre ĝojiĝas ke Lada laboras ĉe ni.

2005-10-22

Belaj postaĵoj

Hodiaŭ mi vidis du junajn virinojn sur la Placo. Unu el ili havis tre belan postaĵojn, kaj estis tiel ke mi ekvidis ilin. Ŝi portis pantalonon kiu gluiĝis al la haŭto. Kaj la amikino? Ŝia postaĵo estis kaŝita de alia vestaĵo, kaj mi ne povis vidi ĉu ĝi estas bela aŭ ne.

Nu, mi opinias ke virino kiu havas belan postaĵon devus montri ĝin. Kaj se virino ne havas belan postaĵon, ŝi devas mem decidi ĉu ŝi deziras montri ĝin aŭ ne.

Mi rimarkis kelkfoje ke amikinoj formas paron, unu bela kaj unu ne tiom bela. Ĉu vi komprenas min? La pli bela ŝajnas eĉ pli bela kontraste al la alia, kaj la ne tiom bela kvazaŭ sunumas sin en la beleco de sia amikino.

Antaŭ kelkaj jaroj Anja kaj Klaŭdina estis tia paro. (Anja nature estis la plej bela). Kaj Klaŭdina edziniĝis al diplomato kiu dekomence interesiĝis nur pri Anja. Kaj nun ili vivas en bela domo en Madrido. (Klaŭdina estas la fratino de Nataŝa.)

2005-10-16

Vendrede kaj sabate

Vendrede Flavio aranĝis festenon. Kaj kiel oni povas imagi: ne estis malmulte da drinkaĵoj. Kelkaj homoj fariĝis tre ebriaj, kaj mi estas feliĉa pro tio ke Anja ne ĉeestis.

Mi ekvidis virinon kiu aspektas kiel Dinjo, la frizistino. Mi tre ĝojiĝis, sed ŝi ŝajne ege ofendiĝis kiam mi demandis al ŝi ĉu ŝi estas frizistino. Evidentiĝis ke ŝi studis sociologion kaj nun dum du jaroj ankoraŭ ne sukcesis trovi laboron. Nu, mi neniam lasos al sociologino tondi mian hararon.

Laŭ Renata mi multe babilis kaj dancadis kun koreanino, sed mi ne scias ĉu Renata vendrede estis bona atestantino.

Paŭlina, la ruĝharulino kun la traboraĵoj, ĉeestis al la festeno. Neniuj novaj traboraĵoj, sed ŝi volonte montris la malnovajn, tiun ĉe la brovo kaj la du ringetojn en la cicoj. Nu, mi tre ŝatus vidi tiujn du ankaŭ kiam mi ne estas ebrieta. Ankaŭ Renata, kiu ja ne havas traboraĵojn, demetis la supraĵon, kaj la du inoj lasis al ni kompari la mamojn. (Sabate Renata ne plu povis memori ke ŝi faris tiel).

Sabate Anja kaj mi manĝis ĉe Antonio. Mi ne povis ne pensi al la nuda korpo de Nataŝa en la saŭno, kaj verŝajne ankaŭ ŝi memoris tion ĉar ŝi ruĝiĝis kiam mi ĉirkaŭbrake salutis ŝin. Antonio portis al ni la plej bonan vinon kaj mi feliĉigis lin pri la venonta geedziĝo.

2005-10-12

Inoj sen kalsonetoj

Fine mi revenis el la ĉefurbo, kaj mi ne faris amoron dum kvin tagoj. Mi ne komprenas kiel homoj povas loĝi en tiu urbo. La ĉefurbanoj ne scipovas paroli korekte, kaj la virinoj tie ne estas belaj. (Nu, tio ne estas prave, mi diras tion nur pro tio ke mi ne faris amoron dum kvin tagoj.)

Mi vojaĝis kun Flavio, kaj ni loĝis ĉe amiko de li, iom suspekta ulo. Ildikó venis kune, do Flavio evidente faris amoron matene kaj vespere. Iun tagon li eĉ tagmeze vizitis Lenan kaj verŝajne faris amoron tie, ĉar poste li revenis kaj diris: "Ne ĉiutage mi faras amoron kun du ulinoj." Tio verŝajne estas la veraĵo, ĉar poste li aldonis: "Iufoje mi estis enlite kun kvin ulinoj, sed dum la lastaj jaroj mi ja estas preskaŭ monogama."

La lastan vesperon ni kune vizitis ejon kie junulinoj dancadas sur scenejo dum ili malrapide senvestiĝas. Kion oni nomas tion en Esperanto? Estis teda afero. Kelkaj el la inoj havis silikonajn mamojn, kaj le plej bela ĉiam dancadis sur la alia flanko de la scenejo.

Bone, mi revenis. Mi rakontis al Anja kaj Renata pri nova modo kiun mi vidis en la ĉefurbo. Aŭ almenaŭ mi pensis ke temas pri nova modo. Virinoj kiuj ne portas kalsoneton sub la pantalono. Senkalsonete sub jupo ne estus novaĵo, tiel faris virinoj ĉie verŝajne dum jarmiloj. Sed pantalonoj estas nove por mi, kaj kun la pantalonoj de hodiaŭ oni tuj vidas ke la ino ne portas ion sube.

Anja diris: "Tio ne estas novaĵo. Mi de tempo al tempo ne portas kalsoneton sub la pantalonoj."

Kaj mi: "Hodiaŭ mi vidis ke vi portas kalsoneton. Ĝi estas blanka, kaj mi divenas ke estas tiu kun figuro de MikiMuzo."

Renata: "Kaj ĉu vi vidis la koloron de mia kalsoneto?" (Ne, tion mi ne vidis). "Estas pro tio ke mi ne portas kalsoneton". Kaj Renata stariĝis, kaj mi vidas la haŭton de la supra parto de ŝia postaĵo. Ho, mi deziras alprokcimiĝi, sed mi ne kuraĝas fari tion kiam ĉeestas Anja.

Poste ni faras amoron, Anja kaj mi, kaj ĉio estas denove bona.

2005-10-06

Denove vestita

Bone, mi denove vestiĝis kaj relegis kion mi skribis hieraŭ. Nu, mi ne vere rekonas la pasintan sabaton.

La estoso estis agrabla, ĉar ja bonaj geamikoj kune vizitis saŭnon. Ĉion okazis tre dece, malgraŭ tio ke ni ĉiuj estis nudaj. Sed mi ne povas malhelpi ke mi tre ŝatas la vidon de nuda virino, antaŭ ĉio se temas pri bela virino kiun mi antaŭe ne vidis nuda.

Jes, tiun fojon estis du "novulinoj" - Ildikó kaj Nataŝa. Kun Ildikó estis malfacile paroli, sed kun Nataŝa mi iome konversacis. Mi demandas al mi ĉu ŝi kaj Antonio jam ... nu, ja. Ne ĉiuj faras tion antaŭ la geedziĝo, eĉ ne hodiaŭ.

Mi komentis al Nataŝa pro ŝiaj belaj mamoj, kaj ŝi dankis min per meti mian manon sur unu el ili, la dekstra. Krom tio ĉio okazis tre dece.

Veronika, la fratino de Anja, loĝis ĉe ni dum kelkaj tagoj, sed nun ŝi vojaĝis reen al la kamparo.

2005-10-05

Saŭno

Saŭno estas finna hejtbano. Eble la legantoj konas tiun tradicion, eble ne. Pasintan sabaton, la 1an de oktobro, ni "inaŭguris" nian saŭnon por la vintra sezono. Kaj la temperaturo estis 130 gradojn.

Anja invitis kelkajn geamikojn. La problemo ĉiam estas interesiĝi sufiĉe da inoj, kaj ne interesiĝi troe da viroj. Ne ĉiam estas facile trovi ekvilibron. Fine alvenis - krom Anja, Renata kaj mi - Nataŝa, amikino de Anja, Veronika, la fratino de Anja, kaj Flavio kiu kunportis Ildikón, la hungarino.

Kiam ni senvestiĝis, Nataŝa faris sciigon. Ŝi portis nur nigran kalsoneton kaj rakontis al ni ke ŝi kaj Antonio geedziĝos! Ni ĉiuj gratulis ŝin, kaj ĉirkaŭbrakis ŝin. Dum momento mi sentis ŝiajn mamojn kontraŭ mia brusto.

Estas la unua fojo ke mi vidis Nataŝan nuda. Ŝi havas mamojn de meza grandeco, kun fortaj cicoj, kaj belan postaĵon. Kaj mi tuj konstatis ke ankaŭ ŝi razis al si la pubon. Tio ne plu surprizas min, ŝajne tre multaj virinoj nun faras tion.

Tre plaĉis al mi vidi Ildikón. Svelta, sportiva korpo, belformaj mametoj kun etaj malhelaj cicoj. La pubo senhara, kaj la firma postaĵo de sportistino.

Veronikan mi antaŭe vidis nuda, en saŭno ĉe iliaj gepatroj kaj ĉe ni pasintjare. Ŝi estas du jarojn pli maljuna ol Anja, kun mamoj iom pli grandaj kaj postaĵo sufiĉe karnoza. Kaj puba hararo kiu neniam renkontis eĉ tondilon. Tiu modo verŝajne ankoraŭ ne venis al nia kamparo.

Bone, pardonu al mi ke mi tiom rigardis la inojn. Sed la saŭno ne estas granda kaj ni ĉiuj estis nudaj.

De la saŭno ni povas iri en la banejon por duŝi, kaj sur la terason por malvarmiĝi. Kaj sur la teraso Flavio diris al mi: - Kiaj ulinoj!

2005-10-04

La dek unu minutoj

Anja nun finlegis la libron "La dek unu minutoj" de Paŭlo Koeljo (Paulo Coelho), kiun ŝi ricevis post intervjuo en librovendejo.

La libro temas pri juna virino el Brazilo, Maria, kiu pro falsaj promesoj venas al Svislando. Tie ŝi laboras kiel prostituitino, kaj tiele perlaboras amason da mono. Fine ŝi trovas en unu el siaj klientoj la grandan amoron de sia vivo.

Amo kaj amoro, laŭ mi, estu senpagaj. Kial homoj daŭre pagas aŭ lasas sin pagi?

Laŭ Anja estas libro pri virino, verkita de viro.

Mi eble legos alian libron de Koeljo, la Alkimiston. Alkimio, laŭ mi, estas io por la estonteco. Kaj ĝi postulas pli ol dek unu minutojn.

2005-10-02

Kial Flavio ne parolas Esperanton

Estas, laŭ mi, sufiĉe evidente ke Flavio kaj Ildikó ne facile interkompreniĝas, pro manko de komuna lingvo. Kiom longe restos la nure erotika altiriĝo?

- Kial vi ne parolas Esperanton? mi demandas al li, konante lian malkomprenemon.
Li rigardas min kun grandaj okuloj:
- Kial mi parolu Esperanton al ŝi? Ŝi ja ne komprenas Esperanton!
- Ĉu vi demandis al ŝi?

- Jes, vi jam diris ke surstrate en Budapeŝto oni povas renkonti personojn kiuj parolas Esperanton, sed mi jes demandis al ŝi, vidu, ni kuŝis en lito kaj mi sentis bezonon paroli pri la grandaj demandoj, kaj mi demandis kiel kosmonaŭtoj demandas al marsanoj: ĉu vi parolas la anglan, la araban, la ĉinan ktp, kaj eĉ: ĉu vi hazarde parolas esperanton? Nu, evidentiĝis ke ŝi parolas la hungaran kaj kelkajn vortojn de la germana kaj kelkajn de la angla. Sed tion mi ja jam sciis. Kaj ĉar mi ja regas 40 vortojn el la hungara, kaj 69 vortojn el la germana kaj 201 el la angla, ni ja povas sufiĉe facile interkompreniĝi. Ĉu ne?

Nu, kion diri?

Flavio daŭrigis la monologon:
- Kaj ĉu vi scias kial tiom malmulte da homoj parolas Esperanton? Estas pro tio ke vi ne plimultiĝas. Kaj ne demandu al mi kiu diris tion, ĉar tion diris vi. (Jes, li pravas, sed kiu diris tion al Flavio? Nu, eble mi). Kun kiu do mi parolu Esperanton?
- Ĉu eble kun Renata?
- Ĉu kun Renata? Mi hieraŭ multe parolis kun Renata. Ŝi nun vivas ĉi tie kelkajn monatojn kaj jam bone komprenas la lingvon. Estas inteligenta ulino.

Denove li pravas. Kaj pri la antaŭhieraŭaj okazintaĵoj mi verŝajne skribos en venonta posto.

Kaj tiam Ildikó eliris el la banejo, vestita per mallonga jupo kaj senmanika bluzo, kaj Flavio komencis demonstri sian lingvoscion.