2007-08-11

Horizontoj

Flavio diris: "Ĉu vi iros al Italio por la Esperanto-kongreseto?" Mi: "Tio estis pasintjare." Li: "Bone, mi kredis ke okazas ĉiun jaron."

Mi: "Estas universala kongreso ĉiujare, sed ĉiun jaron en alia lando." (Kie okazas la ĉijara kongreso? Mi ne scias. Ĵurnaloj ne raportas pri tio. Antaŭe Anja informis min pri tiaĵoj.) Flavio: "Nu, tiel. Ĉiam dum la someraj monatoj, ĉu?" Mi: "Jes, tio nature estas la plej agrabla tempo por vojaĝado."

Flavio: "Diru, se la kongreseto aranĝiĝas en lando de la suda duonsfero, aŭgusto ja estas vintra monato." Mi: "Laŭ mi la vintroj de la suda duonsfero estas pli varmaj ol la someroj ĉe ni. Ĉu vi vidis bildojn pri neĝo en la suda duonsfero?" Li: "Nu, vi forgesas Antarkton. Tie, evidente, estas multe da neĝo."

Mi: "En Antarkto, evidente, ne ekzistas esperantistoj." Flavio: "Kiun lingvon oni tie parolas? Ĉu la piĝinan aŭ la pingvenan? Nu, tio jam malbone komenciĝis." Mi: "Vidu, kiom da homoj loĝas en Antarkto? Ĉu kvar? Nu, se nur unu el tiuj uloj lernas Esperanton, tio estus jam dudek kvin procentoj de la tuta loĝantaro de la kontinento."

Flavio: "Bone, sed por ke lingvo funkciu, oni bezonas almenaŭ du parolantojn. Nu, parolante pri neĝo, kial ni ne iru al la Rokaĵoj?" Mi: "Konsentite. Sed sen la fotilo, ĉu?" Li: "Vi venkas. Sed ni kunportas Golon, ĉu ne? Kaj kelkajn botelojn da biero."

3 comments:

Anonymous said...

Cxi-jare, la Universala Kongreso okazis en Jokohamo = Yokohama, Japanio, de la 4a gxis la 11a de augusto. De tiu lando mi nun sribas.
Venontjare okazos en Roterdamo, Nederlando, kaj en 2009 en Bialistoko, Pollando.

Anonymous said...

Ĉu oni vere ne parolas Esperanton en Antarkto?

http://esperanto-jeunes.org/t-cxemizo?lang=eo

Jadun Jonikima said...

Eble mi donacus tian T-ĉemizon al Flavio!