2007-08-31

Vicoj

Merkredon mi iris al Lidlo, por retrovi Erikan. Mi tuj vidis ŝin ĉe unu el la kasejoj, tiu kun la plej longa starvico. Kial la kasejo de Erika havis la plej longan vicon? Ĉu ŝi laboris tiel malrapide?

Dum mi atendis ke la vico mallongiĝu, mi kolekadis kelkajn komercaĵojn - panon, bieron, ajlon, ovojn, fromaĝon, ktp. Iel-tiel mi komencis serĉi kondomojn. Ĉu oni vendas kondomojn en tia vendejo? Nu, kial ne? Dum la serĉado mi pensis pri Erika, kaj observis la koksopantalonojn de kelkaj el la klientinoj.

Fine mi konstatis ke la vico al la kasejo de Erika estis eĉ pli longa ol antaŭe. Mi ankoraŭ ne trovis la kondomojn. Kontraŭvole mi enviciĝis. Ŝajne Erika laboris eĉ pli malrapide. Ĉu ŝi vidis min? Feliĉe la vico duoniĝis kiam oni fine malfermis kasejojn n-rojn 3 kaj 7.

Erika diris, mallaŭte: "Vizitu min en la studenta domo, je la 8-a." Kiam ŝi donis al mi la restmonon, ŝia mano tuŝis la mian. Ŝi ridetis, iom embarasite.

Mi iris al la studenta domo, tuj antaŭ la 8-a. Mi parolis kun Mandy, la kunĉambranino (sufiĉe ĉarma, kun leĝera supraĵo kaj nudaj ŝultroj. Ŝi havis bongustan brandon). Je la 9-a alvenis la amiko de Mandy. Erika ankoraŭ ne venis. Mi foriris. Mi restis dudekon da minutoj en la domo, por enflari la etoson kaj pririgardi la studantinojn kiuj iris tien kaj reen. Fine mi iris hejmen.

Kiam mi revenis hieraŭ, ĵaŭdon, Mandy rakontis al mi ke Erika vojaĝis orienten. (Ĉu por longe? Verŝajne nur por la semajnfino.) Bone, kial ne? Nu, ankaŭ mi forvojaĝos dum la semajnfino. Mi montros al la fratinoj la montaron.

2007-08-28

La libroj de Flavio

Flavio montras al mi du librojn kiujn li aĉetis en Budapeŝto. Ni manĝas hamburgeraĵojn kaj trinkas lakton. (Lakto bongustas, ĉu ne?)

Mi foliumas la librojn dum Flavio televidile rigardas atletikon el Japanio. Foje mi ĵetas rigardon al la ekrano, ĉar iam mi vidis svedan sportistinon kiun mi ŝatus revidi. Flavio: "Jen vidu!" Mi ekridardas: viroj, linie, antaŭ la starto de 300 kilometroj bariloĉasado (aŭ simila afero, en kiu partoprenas nur viroj). La kurantoj levas al si la brakojn kiam la laŭtparolilo prezentas iliajn nomojn.

Flavio: "Ĉu vi vidis?" Mi: "Nu, kion?" Li: "Vidu, ili razis al si la akselojn. He, viroj! Kien iras la mondo?" La ekrano montras ulon kun fortaj akselharoj, sed mi scias ke Flavio pravas: mi observis ke kelkaj el la aliaj uloj razis al si la akselojn.

Unu el la libroj de Flavio enhavas fotojn pri punkulinoj, kun tatuaĵoj kaj traboraĵoj, plejparte nudaj. Kelkaj el ili estas sufiĉe belaj. Ili apartenas al la "sinmortigemulinoj" - kurioza nomo de reta komunumo kiu celas memfidon kaj vivokontenton de junulinoj.

La alia libro ankaŭ prezentas alternativan komunumon, ne retan, sed aŭstralian: "Nature en la Paradizo". En la Golfo de Byron, apud Brisbano, gehomoj laŭdire (kaj laŭfote) ankoraŭ vivas nudaj kaj en interkonsento kun la naturo. Sur la fotoj la inoj havas abundajn pubharojn, kaj la plejparto ankaŭ havas akselajn harojn. (Mi demandas al mi ĉu Ŝila la najbarino vizitis tiun parton de Aŭstralio.)

Mi denove alrigardas la ekranon, kie oni vidas polan stangosaltantinon. "Ĉu vi vidis sportistinon kun akselharoj?" Flavio: "Ne, ankoraŭ ne. Ne dum jaroj."

2007-08-22

Pozicioj

Posttagmeze Adriana iris al Erika. Ili vizitos ian studentan aranĝon. (Aŭ eble ili faros aliajn aferojn kiujn ŝi ne deziris rakonti al Renata.)

Mi kisis Renatan je la nuko, kaj komencis malbutonumi ŝian robon, dorse butonumitan. (Kial inoj foje portas vestaĵojn kiujn ili malfacile povas surmeti kaj demeti sen helpo?) La robo falis planken, kaj mi malfermis ŝian mamzonon (nigran, kun pasamentoj), poste knedis al ŝi la mamojn.

Renata tire demetis mian T-ĉemizon. (Kial oni senvestiĝu mem, kiam ino povas helpi?) Ŝi malfermis la zonon, kaj subentiris al mi la pantalonon. Suben la kalsonon, kaj ŝi kisis al mi membron. "Venu ...!" Ni iris en la dormoĉambron.

Ŝi malrapide suĉis min dum ŝi mane karesis al mi la ovojn (varme, malseke, tikle). Unue mi kuŝiĝis sur ŝin, misiista pozicio, dum ni kisiĝis kaj mi sentis ŝiajn grandajn mamojn kontraŭ mia brusto. Poste mi amoris ŝin de malantaŭe, gehunda maniero (kun bela vido de ŝiaj dorso kaj larĝeta postaĵo, kaj plaĉa tuŝado de ŝiaj pugoj kontraŭ mia subventro). Fine ni denove ludis gemisiistojn: estas ĉiam plezurige rigardi en ŝiajn okulojn dum la orgasmo.

Ĉiam estas agrable amori kun Renata, malgraŭ la iomete limigita nombro de pozicioj kiujn ŝi permesas al ni. Kial ŝi toleras nur tiujn du poziciojn (misiistan kaj gehundan)?

Mi demandas al mi ĉu la misiistoj, siatempe, kunportis aron da gehundoj al la misiaj kampoj de novaj landoj. Tiel, eble, pli ol la nova religio, tiuj du pozicioj konatiĝis tra la mondo.

2007-08-18

La krokizoj de Adriana

Renata kaj Adriana revenis el la kampadejo, kaj denove alkutimiĝis al la malnudeco de la ĉiutaga vivo. Sed kiam mi venis el la laborejo, sunvarman posttagmezon, mi trovis ilin nudaj sur la teraso. Renata kuŝis surventre, dum Adriana sidis en seĝo, kun sia krokiza tabulo.

Jam antaŭ la alveno de Adriana mi aŭdis pri unu el ŝiaj talentoj, kaj dum la lastaj semajnoj mi propraokule konstatis tion: ŝi tre lerte faras belajn krokizojn. En la kampadejo ŝia kaptis la etoson de la plaĝo, sed ĉefe impresis min la krokizo kiun ŝi faris pri sia fratino - la esprimo de la vizaĝo, la formo kaj la grandeco de la mamoj, la pozo de la femuro kiu parte kaŝis la fendon de ŝia pubo. (Kiam mi rigardis la krokizojn kiujn produktis gelernantoj de la Distrikta Artlernejo, kie Renata laboris kiel nudmodelino, mi konstatis ke la uloj pligrandigas la mamojn de la modelino, dum la inoj, male, malgrandigis la mamojn.)

Poste Renata kaj mi pasigis horon enlite, amorante, dum Adriana restis nuda sur la teraso. Kiam ni eliris la dormoĉambron, vestitaj, ŝi eniris la salonon, ankoraŭ nuda. Fine Renata petis ke ŝi vestiĝu. Adriana montris al ni la krokizon kiun ŝi faris pri la nova kato de la najbarino.

2007-08-11

Horizontoj

Flavio diris: "Ĉu vi iros al Italio por la Esperanto-kongreseto?" Mi: "Tio estis pasintjare." Li: "Bone, mi kredis ke okazas ĉiun jaron."

Mi: "Estas universala kongreso ĉiujare, sed ĉiun jaron en alia lando." (Kie okazas la ĉijara kongreso? Mi ne scias. Ĵurnaloj ne raportas pri tio. Antaŭe Anja informis min pri tiaĵoj.) Flavio: "Nu, tiel. Ĉiam dum la someraj monatoj, ĉu?" Mi: "Jes, tio nature estas la plej agrabla tempo por vojaĝado."

Flavio: "Diru, se la kongreseto aranĝiĝas en lando de la suda duonsfero, aŭgusto ja estas vintra monato." Mi: "Laŭ mi la vintroj de la suda duonsfero estas pli varmaj ol la someroj ĉe ni. Ĉu vi vidis bildojn pri neĝo en la suda duonsfero?" Li: "Nu, vi forgesas Antarkton. Tie, evidente, estas multe da neĝo."

Mi: "En Antarkto, evidente, ne ekzistas esperantistoj." Flavio: "Kiun lingvon oni tie parolas? Ĉu la piĝinan aŭ la pingvenan? Nu, tio jam malbone komenciĝis." Mi: "Vidu, kiom da homoj loĝas en Antarkto? Ĉu kvar? Nu, se nur unu el tiuj uloj lernas Esperanton, tio estus jam dudek kvin procentoj de la tuta loĝantaro de la kontinento."

Flavio: "Bone, sed por ke lingvo funkciu, oni bezonas almenaŭ du parolantojn. Nu, parolante pri neĝo, kial ni ne iru al la Rokaĵoj?" Mi: "Konsentite. Sed sen la fotilo, ĉu?" Li: "Vi venkas. Sed ni kunportas Golon, ĉu ne? Kaj kelkajn botelojn da biero."

2007-08-10

Ĉe Flavio

Mi vizitis Flavion. ("Kie estas Oksana?" - "Rusio. Ukrajnio. Belorusio. Ie.") Flavio ĵus revenis el Hungario. ("Mi ne komprenas tion. En flugmaŝino oni ĉiam devas malŝalti la mobilajn telefonojn. Kial? Nature mi malŝaltis la mian. Sed ĉu tia ileto vere povus maltrankviligi la sistemojn de granda flugmaŝino? Se tio estus la kazo, oni nature konfisku ĉiujn mobilajn telefonojn antaŭ la ekflugo.") Mi komprenis ke Flavio aĉetis mobilan telefonon en Hungario. Mi ekzamenis la belaĵeton. Mi: "Nu, neniu fotilo, ĉu?" Flavio ridis.

Li montris: "Jen la fotilo, en la supra flanko de la aparato. Tre praktike." Li tenis la telefonon horizontale, kaj fotis min. (Li klarigis: "Ĝenerale, kiam oni faras foton, oni tenas la mobilon vertikale, kaj ĉiuj vidas ke oni estas fotonta. Se oni tenas la aparaton horizontale, ĉiuj nature pensas ke oni nur legas aŭ skribas mesaĝon.") Bone, Flavio aĉetis mobilan telefonon kun fotilo per kiu li povas foti sekrete. Mi: "Ĉu vi jam fotis kelkajn belajn ulinojn?" Li: "Ne, eble mi vizitos la plaĝon morgaŭ." Mi: "Bonan ŝancon. Memoru ke inoj nuntempe kaŝas al si la plej fotindajn partojn ..." Li: "Jes, domaĝe. Diable, vi pravas. Mi forte sentas la mankon de la bonaj, malnovaj tagoj." Mi: "Jen, pro nekuraceblaj fotemuloj kiel vi inoj ne plu sunumas sin nudbrustaj sur la plaĝo. Vi kreis novan, tutmondan modaĉon." Li: "Jes, kulpas mi. Sed vi forgesas la Rokaĵojn ..."

Mi rakontis pri la insultoj de Erika. Flavio: "Nu, mi tre ŝatus pagi ŝian lumonon." Mi: "Mi ne dubas pri tio." Li: "Kaj la fratinoj?" Mi: "Ankoraŭ en la kampadejo." Flavio: "He, jen orgioj en via bangalo!" Mi: "Ĉu vi pensas?" Li: "Ĉu serioze? Ne. Laŭ mi Renata trovis la ulon kun kiu ŝi deziras vivi. Ŝia sola dilemo estas ke li ankoraŭ, evidente malgraŭ ĉio, estas la ulo de ŝia amikino. Cetere, tiu amikino oni ne vidis dum pli ol jaro. K.t.p. Kaj la fratino? Nu, laŭ mi Adriana ankoraŭ estas virgulino. Tiel, la invito al orgioj retiriĝis. Cetere, nun mi faris dekduon da fotoj pri vi kaj vi rimarkis nenion de nenio ..."

2007-08-09

Tri tagoj

Dum tri tagoj Erika revenis al mi post sia lidla deĵorado. Ni tagmanĝis, tre burĝece. Ni amoris. La unuan tagon ni eĉ amoris sen demeti la vestaĵojn, kiel eta protesto kontraŭ la nudeco de la pasintaj du semajno. Ni okupis la salonan sofon. (Erika: "Mi pensas ke vi, malgraŭ ĉio, devas demeti almenaŭ la pantalonon ...") Mi kredas ke mi antaŭ tri aŭ kvar jaroj laste amoris sen demeti la vestaĵojn. Poste mi nature tiom ekscitiĝis ke ni devis amori denove - sed tiun fojon ni demetis la vestaĵojn.

La tria tago komenciĝis bone ("romanika tagmanĝo") sed finiĝis kun elĵetado de insultoj. Erika sciigis pri siaj novaj planoj kiel modelino. Post tri vizitoj ĉe fotisto (mi antaŭe aŭdis nur pri la unua), ŝi ricevis proponon de alia fotisto: bildserion, kune kun ulo. Mi pensas ke tio estas stultaĵo: "Honeste, Erika, ĉu vi faros tion kun ia aktorulo, malpure odoranta, eĉ eble aidosa?" Erika: "Ne, mi pensis ke mi povas fari tion kun vi. Cetere, ni povas uzi kondomon." (Jen ina logikeco, ĉu ne?) Mi: "Ni amoris pli malpli regule dum pli ol duonjaro, kaj ni neniam uzis kondomojn." Ŝi: "Bone, tiel ili certe permesos al ni ke ni ne uzas kondomon." Mi: "Jes, certe, ili (cetere: kiu estas "ili"?), ili certe ĝojegiĝu. Sed ĉu vi konsideris tion, ke mi tute ne deziras partopreni tian seancon?" Erika: "Bone, karulo, en tiu kazo mi faros tion kun alia ulo. Kun kondomo." (Nu, kion diri?)

Poste, Erika: "Sciu, ke vi ne povas haltigi min. Vi ne estas mia patro!" (Kiel oni scias mi havas tri jarojn pli ol Erika.) Mi: "Ĝuste. Tiel mi ankaŭ ne devas ĉiumonate pagi vian lumonon." Nun vere komenciĝis: "Bone, mi estas certa pri tio ke ekzistas multaj aliaj ulinoj kiuj tre ĝojiĝus se vi pagus ilian lumonon. Mi ne plu bezonas vian monon. He, mi eĉ povus prezenti vin al ulino kun tre malmulte da mono kaj tre firma ĉebrusto. Ŝi certe plaĉos al vi!" Ĉu eblas trankviligi tian ulinon? "Erika, vi scias ke ne tial mi deziras esti kun vi ..." Ŝi: "Ĉu lastan fojon vi dezirus enlitiĝi kun mi? Jes, mi permesas tion al vi." Mi: "Ne, mi tion nun ne deziras." Poste venis la plejmulto de la insultoj. Fine Erika forlasis la domon.

2007-08-07

Du semajnoj

Nu, du semajnoj en tia kampadejo vere sufiĉas. Bone, ĉiun matenon mi mallonge ludetis kun Adriana, kaj unu el tiuj matenoj Renata trovis nin. Mi suĉetis al cico dum Adriana laŭte ridadis. Eble tial Renata sciiĝis. Foje ŝi havas tre bonajn orelojn. Sekvis nacilingva krikverelado de la fratinoj. Mi ne komprenis kion ili diris unu al la alia. Poste ĉio trankviliĝis. Mi ne scias kion ili fine decidis. La sekvan matenon mi denove ludetis kun Adriana. Fine ŝi kisis min survange.

Pasintan semajnon okaziĝis la plaĝretpilka turniro. Rumi la bulgarino kaj Udo la germano ankaŭ ĉi-jare planis sian restadon tiel ke ili ne maltrafu la turniron. Mi ĝojis denove vidi ilin. Udo jam la unuan tagon tamen paŝis sur frakasitan botelon kaj ne povis partopreni la turniron. Ili (Rumi kaj li) proponis min kiel anstataŭanton. Nu, kiel mi povis refuzi tion?

Plaĝretpilko nature estas tre amuza ludo. Kiel scias ĉiuj, retpilko estas la invento de usona kristana altlernejo. En la 1890-aj jaroj oni eksentis la bezonon de pilkludo dum kiu la ludantoj ne havas korpan kontakton. Retpilko evidente estis la respondo. Bone, la ludo laŭdire frue populariĝis ankaŭ en naturistaj rondoj. (Nu, kiam oni hodiaŭ televide rigardas la korporivelajn vestaĵetojn de modernaj retpilkistinoj kaj plaĝretpilkistinoj, oni nature malfacile komprenas la pra-ideon de tiu ludo ...)

Rumi kaj mi facile venkis en la unua matĉo - kontraŭ du germaninoj el la ĉelaga tendaro. (Jes, por du inoj oni faris escepton al la regulo pri miksitaj teamoj.) En la dua matĉo mi distriĝis de la postaĵo de Rumi (belforma, eta tatuaĵo, bronzita, allogaj movoj) kaj la mamoj de la ino je la alia flanko de la reto (francino kun etaj, bele movemaj mamoj) kaj malgraŭ la instruoj de Udo ni elĵetiĝis el la turniro. (Poste mi rigardis unusolan matĉon: Mette la danino kaj ŝia Dano kontraŭ du gebritoj. Kiam la brito akre protestis kontraŭ arbitracia decido, la Dano krietis: "He, Makenrojo, trankviliĝu ...!" Tiam ĉio iĝis sabla milito kaj mi ne scias kiu fine venkis la turniron.)

Dum la semajnfino Erika vizitis nin. (Mi amoris kun Renata en la arbaro malantaŭ la lago kaj kun Erika en la lito dum la fratinoj partoprenis korpopentradon. Adriana promesis ke ŝi okupiĝu Renatan dum almenaŭ horon kaj duonon. Kaj Adriana plenumas kion ŝi promesas. Cetere: korpopentrado, kial naturistoj faras tion?) Kiam Erika foriris el la kampadejo ankaŭ mi reiris al la urbo. Du semajnoj sufiĉas. Mia haŭto ne toleras tiom da suno. Kaj miaj okuloj vidis sufiĉe da haŭto. Ne ĉio estas sana. Renata kaj Adriana ankoraŭ restas en la kampadejo. Mi estas certa pri tio ke almenaŭ unu el ili posste malkaŝos al mi ĉu ili invitis ulojn en la bangalon ...