2008-04-01

Police

Hodiaŭ du gepolicistoj, ulo kaj ino, petis informojn pri Erika. Unue mi pensis tion ke temas pri aprila blago, sed la policaj insignoj ŝajnis aŭtentikaj. Mi ne vidis Erikan dum pli ol duona jaro, sed laŭdire neniu vidis ŝin dum kelkaj monatoj. Nu, verŝajne ŝi elmigris al Aŭstralio aŭ al alia lando kie ŝi povas eki siajn karierajn planojn.

Mi raportis pri la kverelo kaj la insultoj de Erika, sen mencii la plej intimajn detalojn, kaj pri la rekonto en la vendejo, kaj pri tio ke ŝi poste ne aperis kiel promesite. La policistoj kompreneble sciis tion ke oni havis kontakton kun Erika jam longa tempo post tiuj okazaĵoj. La ulo eĉ laŭdis min pri tio ke mi klopodis malrekomendi al Erika karieron kiel nudmodelo, dum la ino asertis ke mi ne havas la rajton instrui al Erika kion fari aŭ ne fari. Ili konfuzite rigardis unu la alian. Post mallonga silento ili fose ekdemandadis pri la lumono. (Ĉu Mandy rakontis tion al ili? Ne, certe ke ne. Verŝajne la administracio de la Studanta Domo informis ilin.) Mi konfirmis ĉion, denove sen mencii ĉiujn detalojn: "Estas malpermesite, ĉu?" La ino altigis al si la ŝultrojn: "Estas grizaj aferoj. Sed ne okupiĝas pri tio ni, estas respondeco de alia departemento."

Ŝajne la kontaktoj inter la diversaj departementoj ne estas troige bonaj. La duopo ne estis de la urba polico, ne de la regna polico, kaj verŝajne ne eĉ de la sekreta polico, sed de la regiona polico de la regiono al kiu apartenas la vilaĝo de Erika. (La policistino havis la samajn nasalojn kiuj havas Erika. Ĉarmige.)

Ili parolis kun mi aparte, sen la ĉeesto de Renata, verŝajne pro la delikata karaktero de la afero, tutcerte pensante ke ŝi estas mia edzino. Tiel oni kompreneble, male, vekis la intereson de Renata, kaj post la foriro de la gepolicistoj mi devis rakonti al ŝi ĉion, nature sen mencii ĉiujn detalojn ktp. Laŭ Renata tutcerte temas pri aprila blago.

No comments: