2008-04-24

Blue

Nun jam antaŭ kelkaj semajnoj mi kompreneble reiris al la Studanta Domo. Kiam mi malfermis la pordon de Mandy, ŝi haltigis min: "Atendu ... revenu post kvin minutoj." Bone, mi iris en alian etaĝon kaj tiun fojon rapide trovis la pordon de la altosaltantino, bluan. Aŭdeblis muziko, laŭta muziko. Mi frapis al la pordo, firme, neniu respondo. (Aŭ ŝi ne aŭdis mian frapadon aŭ mi ne aŭdis ŝian respondon, pro la laŭta muziko, jen tion mi pensis.)

Mi malfermis la pordon. Sur la planko staris ulino, malaltstatura, kun nigra mallonga hararo, kompreneble ke ne estas la Dolfeno. Ŝi portis blankan kalsoneton, sufiĉe grandan, kaj mi tuj ekrigardis ŝian nudan dorson, bellinian. Evidente ke estas la kunĉambranino, kiun ni surprizis kun enlita amantino dum la paskaj travivaĵoj. Verŝajne ŝi tuj eksentis la trapordajn ventetojn: Ŝi turniĝis, kaj mi ekvidis ŝiajn brustaĵojn. La ulino diris kelkajn vortojn, kiujn mi ne perceptis, poste mallaŭtigis la muzikon kaj surmetis T-ĉemizon. (Ŝi unue mallaŭtigis la muzikon, poste surmetis la T-ĉemizon.) Ŝi demandeme rigardis min. (Ĉu lesbanino? Nu, laŭ la rigardo kiun ŝi ĵetis miadirekten, kiam ŝi turniĝis, mi supozus ke ŝi eble estas ambaŭseksemulino.)

Mi ekdemandadis pri la altosaltantino. La kunĉambranino: "Forgesu tion. Ŝi ne interesiĝas pri tiaĵoj." Nu, bone. Ŝi daŭre rigardis min. Mi: "He, sed eble vi, ĉu?" Ŝi: "Ne, dankon." Ŝi ekridis. Mi adiaŭis al la mallongharulino kaj fermis la pordon. Mi pensas: aŭ ni tre bone komprenas unu la alian, aŭ unu ne komprenas grajnon de tio kion diras la alia. Certe, mi revenos al la bluporda ĉambro.

Mi revenis al Mandy: "He, mi diris kvin minutoj." Mi: "Bonege, karulino, mi revenos." Ŝi: "Envenu, stultulo, vi jam forestis dum kvardek minutoj." (Ĉu tio eblas? Ne, mi pensas ke ne.) Mi: "Ĉu hieraŭ la polico estis ĉi tie?" Ŝi rapide kapjesis. Mi: "Nu, kion ili celis." Mandy: "Ne scias. Mi hazarde ekvidis ilin tra la fenestro, kaj tuj eliris laŭ la malantaŭa ŝtuparo." Mi: "He, Mandulineto, kion vi kaŝas al la polico?" Ŝi altigis al ŝi la ŝultrojn. Ŝi: "Evidente vi jam sciis tion ke la polico estis ĉi tie. Nu, kion?"

Mi rakontis pri la vizito de la antaŭa tago. Mandy: "Stultaĵo. Erika ne malaperis. Mi parolis kun ŝi antaŭ semajno." Mi: "La polico diras ke oni ne vidis ŝin dum kelkaj monatoj." Ŝi: "Nu, kiu ne vidis ŝin dum kelkaj monatoj?" Mi: "Ŝajne ke ŝia patrino. Mandy, mi petas ke vi diras al la polico tion kion vi scias pri la afero." Mandy: "Neniel. Mi ne refoje parolas kun la polico." Poste, ĝemante: "Bone, mi telefonos al la patrino de Erika."

Poste ni amoris. Mi demandis al Mandy pri la ŝtopilo, kaj fine ŝi konfesis ke ŝi, unu tagon, uzis ĝin dum ŝi masturbis. Mi: "Ĉu plaĉis?" Ŝi: "Unue jes. Sed mi ne orgasmis. Fine mi eltiris la ŝtopilon, sed mi ankoraŭ ne orgasmis. Mi lavis al mi la postaĵon, kaj fine mi orgasmis." Mi: "Bele." Ŝi: "Kiam temas pri penetrado, mi preferas la antaŭan truon." Mi rigardis en ŝiajn okulojn: "Kaj kion vi preferas en vian antaŭan truon? Ĉu kukumon? Ĉu melopepon? Ĉu karoton? Ĉu maizon?" Mandy: "Vere, mi preferas kacon." Mi: "Ĉu en vian piĉon?" Ŝi: "Jese." Kaj fine ni orgasmis.

No comments: