2006-01-11

Ne tre bona ideo

Nu, verŝajne ne estis tre bona ideo. Mi kun Anja iris al la Urba Muzeo por vidi la fotojn de la subteretaĝo. Mi pensis ke eble Anja interesiĝis pri la historio de la fotoj kiam ŝi ekvidis ilin.

La ekspozicio jam finiĝis, sed oni ja nature subteretaĝe havas la kolekton, kaj Golo volonte montris ĝin al ni. Sed mi tuj havis la senton ke ne estis bona ideo. Nu, Golo povas esti simpatika, sed Golo kaj virino en la sama ĉambro ne ĉiam funkcias.

La dua problemo estis ke Anja verŝajne tuj ekvidis la similecon inter si kaj la nudulino el 1892. Ŝi videble ĝeniĝis, sentante sin nuda en la ĉeesto de Golo.

Bone, ni tuj foriris, kaj mi regretis ke mi kunmetis Anjan al la muzeo. Sed samtempe mi nun estas eĉ pli certa pri tio ke temas pri antaŭulino de Anja. Sed al Anja mi ne povas mencii tion dum la venontaj tri monatoj.

Feliĉe, morgaŭ revenos Renata ...

2 comments:

Anonymous said...

Gratulojn pro unu el la plej interesaj blogoj en Esperanto! :-)

Sed nun mi volas peti vian apogon al tre interesa ideo kiun mi trovis en la interreto:

http://www.pledgebank.com/esperanto
Se suficxe da homoj subskribos, neniu povos diri ke Esperanto ne havas parolantojn!!! Kaj tiuj kiuj jam scipovas Esperanton kaj tiuj kiuj nur volas lerni gxin povas subskribi!

Bonvole, subskribu (se vi ne ankoraux subskribis) kaj petu al viaj amikoj faru la samon! :-)

Dankon!

Anonymous said...

Dankon pro tio :-)

Eble mi proponu la subskribadon al Flavio. Mi ja jam lernis Esperanton. Sed ja estas laŭdindega iniciativo.