2008-10-26

Cigare

Matene Anja nun manĝas bananon kaj trinkas glason da akvo, varmeta. Laŭdire tio estas la nova dieto el Japanio. Mi: "Banano, ĉu?" Anja: "Ĉu vi vidis dikan simion?" Mi: "Vi ne estas simiino. Cetere, vi ne estas dika, eĉ ne diketa." Ŝi: "Rigardu!" Mi: "Jes, estas via ventro." Ŝi: "He, vi ne komprenas."

He, jen vi pravas. Cetere, di-eto, ĉu? Pri kio pensis d-ro Z? Ĉiaokaze, Anja religieme sekvas la dieton. Verŝajne baldaŭ estas ŝia periodo de la monato.

Ni kuŝis enlite. Anja: "He, kion vi serĉas?" Mi: "Vian g-punkton." Ŝi: "Mi preferus ke vi leku min." Bone, mi eklekadas ŝin. Ŝi kuŝas surdorse, mi lekas al ŝi la lipojn dum ŝi pinĉas al si la pintojn de la mamoj. Poste ni sesdeknaŭis. Kun fingro mi premetis al ŝia malantaŭa trueto. Anja: "Atendetu." Ŝi trovis oleon: "Metu sur vian fingron." Sed mi perdis la altiron. Ŝi: "He, karulo, kio estas?" Fine ŝi metis oleon sur sian fingron, kaj ŝi suĉis min orgasmen, sed ne estis tiom ekscitige kiel la unuan fojon.

Ni manĝis hipogloson. Mi: "Kio estas?" Anja: "Fiŝo." Mi: "Hipogloso, ĉu? Laŭ la nomo temus pri prahistoria monstro." Ŝi: "Estas tre bongusta." Jen ŝi pravas. Bongustas. Tion mi nun scias. Mi. "Ĉu estas parto de la diego?" Anja: "Ĉu Diego? Kiun?" Mi: "Dieto." Ŝi: "Mi ne komprenas." Bone, forgesu tion. Sed Anja ne forgesis ktp.

Mi iris al Mandy. Ŝi: "Saluton, karulo." Mi: "Anja estas religiema." Ŝi: "Kiu ne estas, nuntempe? Pri kio religio temas?" Mi: "La religio de la dieto." Ŝi: "Nu, estas Anja estas tre svelta, ĉu ne?" Mi altigis al mi la ŝultrojn.

Ĉu ni invitu Mandy-n al la montara hotelo? Mi kompreneble ankoraŭ memoras la amoran nokton de Mandy kaj Flavio, malgraŭ tio ke ili verŝajne kredas ke mi ne memoras ion pri tiu nokto.

Ni senvestiĝis, kaj kuŝiĝis sur ŝian liton, sub la kovrilon. Mi karesis al ŝi la diketan postaĵon: "He, karulino, ĉu vi havas guston pri anusa sekso?" Ŝi: "Ne hodiaŭ. Mi petas." Bone. Ni amoris. Poste ni aliĝis al festo de la kvara etaĝo. Aŭ eble estis la tria etaĝo. Amasoj da drinkaĵoj, kiel ĉiam. Du ulinoj brilumadis la mamojn, jen eta kunkurso de beleco kaj braveco. Ni la uloj kriadis: "For la vestaĵojn." Unu el la ulinoj haltiĝis de sia amiko, dum la alia demetis la supraĵon kaj restis nudbrusta. Belaj brustaĵoj kun fortaj pintoj. Eta traboraĵo, ne cice, sed umbilike.

La sekvan tagon mi ne estis tre movebla. Ni rigardis la televidan ĵurnalon. Mi: "Kiu fine elektiĝos? Mi tediĝas pri tiu afero." Anja: "Ŝajnas ke Obama." Mi: "La maljunulo, ĉu?" Ŝi: "Ne, honeste ..." Mi: "Kial oni ne simple reelektu la ulon kun la cigaro?"

2 comments:

Anonymous said...

Cxu vere nenio nova jam de unu monato??
Kiel vi?
Kiel viaj karulinoj?
Kaj kiel fartas la bebo?

Anonymous said...

He, vi pravas, mi devas skribi denove. Dankon. :-)

(La bebo fartas bone, laŭ Anja, kiu parolis kun Renata. Mi nur vidis foteton.)