2008-12-30

Manduline

Mandy enlitiĝis antaŭ la foriro de Sonjo. Post la foriro de Sonjo mi restis salone dum iom da tempo, rigardante televidon. Fine ankaŭ mi enlitiĝis, Mandy jam dormis. Altiris min ŝia korpo sub la kovrilo, mi leĝere palpis al ŝi la mamojn, kaj kiam mi ekserĉis ŝian pubon, ŝi dorme disigis al si la femurojn. Mi tuŝetis al ŝi la haretojn de la pubo, fingre trovante la truon. La fingro facile glitiĝis en ŝian varman vulvon. Mandy ellasis agrablan ĝemeton.

Kiam mi vekiĝis, je la dek unua, mi estis sola. Mandy-n mi retrovis, banĉambre, kuŝanta en la bankuvo. Mi: "Bonan matenon, Mandulineto." Ŝi: "Matenon. Helpu al mi." Mi ekprenis ŝian manon kaj ride tiris ŝin el la bankuvo. Ni matenmanĝis, poste amoris. Mi retrovis ŝian trueton inter la haroj de la interfemuraĵo. Mi lekis ŝin, poste Mandy suĉis min, kaj fine ŝi agrable rajdis min.

Ni frue tagmanĝis, ĉe Antonio, subteretaĝe. Antonio agis mokeme, ne vidante min kun Anja. Mandy estis indiferente, manĝante kun granda apetito kaj prezentante al li la vidon de sia dekoltaĵo. (Verŝajne Antonio ŝatus amori kun Mandy, kaj Mandy eble eĉ amorus kun li se tio permesigis al ŝi ĉiutage manĝi la bongustaĵojn de la restoracia subteretaĝo. Interesa penso.) Fine Nataŝa anstataŭigis Antonion. Ŝi kompreneble agis pli gastigeme. Poste ni vizitis Flavion. La katolikemaj sofsurfantinoj malaperis, aŭ eble ili tute ne ekzistis. (Flavio: "Ili foriris post tri horoj." Mandy: "Ĉu vi intencis enlitigi ilin post tri horoj?" Flavio: "Ili estas sufice belaj, almenaŭ la plej maljuna." Mandy: "Vi estas naŭziga." Flavio: "Ĉu mi?" Li karesis al ŝi la brakon. Ŝi inece frapis al li la bruston.)

Mi momente lasis Mandy-n al Flavio. Verŝajne ili amoris. Kial ne? Kompreneble ne estas la unua fojo. Kiam Mandy revenis, mi rimarkis tion ke nur zorge ŝi sidiĝis en la sofo. Mi: "He, kio estas?" Mandy: "Nenio." (Doloras al ŝi la postaĵo. Ĉu Flavio jam anuse amoris kun ŝi?)

Alian tagon mi vizitis Tinan kaj Katarinan. Ni manĝis tapazon kaj trinkis vinon kaj la etoso estis agrable erotika. Kaj ĉiam, kiam Katarina plenigis al mi la glason, mi sentis ŝian mamon kontraŭ mia ŝultro. (Katarina: "Ĉu plaĉas al vi?" Mi kapjesis. Ĉu la vino aŭ la mamo? Nu, ambaŭ.)

Kiam mi revenis hejmen, mi trovis Mandy-n sur la sofo, sub kovrilo, manĝante terpomfritaĵojn dum ŝi rigardas televidon. Mi: "Kion vi rigardas? Ĉu Geamikojn?" Mandy: "Ne. Estas Haŭtoj. Britaĵo. Verŝajne plaĉos al vi, jen sufiĉe da nudeco ..." Mi rigardis dum kelkaj minutoj: "Mi vidis sufiĉe da viraj pugoj. Ne tiom plaĉas al mi." Mandy: "Al mi male, plaĉas."

Mandy, poste: "Vi amoris kun tiu servistino de Antonio, ĉu ne?" Mi: "Kun Nataŝa? Kiel vi scias?" Ŝi: "Ina intuicio." Mi: "Tion mi ne kredas. Flavio diris al vi tion, ĉu?" Mandy ekridis kaj enbuŝigis fritaĵon. Poste: "Ŝi estas la edzino de Antonio, ĉu ne? Ĉu vi vidis liajn okulojn? Se vi ne ĉeestis, mi pensas tion ke li demandus la mi ĉu mi dezirus enlitiĝi kun li." Mi: "Kaj vi nature plore kaj krie elkurus el la subteretaĝo." Ŝi: "Ne. Mi trankvile rigardus lin. Poste mi forke najlus al li la manon je la tablo." Mi: "Nu, li verŝajne proponus al vi senpagan manĝon." Ŝi: "He, estas bonaj manĝaĵoj ĉe Antonio. Eble mi proponus tion al amikino."

Poste ni enlitiĝis. Mi serĉis ŝian malantaŭan truon. Mandy: "He, lasu tion! Ne hodiaŭ ...".

2008-12-22

Malplene

Antaŭ kelkaj tagoj, en strateto, mi pasis preter traboraĵejo. Tra la granda fenestro mi dum momento observis la deĵorantinon, junan ulinon kiu sidis apud tablon. Ŝi legis libron. Kiun aŭ kian? Mi ne scias. Cetere la ĉambro estis malplena. Ĉu tie la amikino de Anja trovis sian Mikimuson? Subite mi pensis: se Anja eniris tiun ejon, ŝi certe ne devus longe atendi antaŭ ol kuŝi duonnuda, malantaŭ ŝirmilo, kun traboraĵa nadlo kontaŭ la haŭto.

Feliĉe Anja nun iris al la vilaĝo. Mi refoje iris preter la traboraĵejo, horon poste. La deĵorantino ankoraŭ legis sian libron. Eble ŝi estas nura montraĵo, malantaŭ fermita pordo. Mi malfermis la pordon, kaj ŝi tuj stariĝis. Mi refermis la pordon kaj foriris. Kiam mi, trian fojon, pasis preter la ejo, ŝi observis min tra la fenestro.

Sabate vizitis nin Tina kaj Katarina. Ili kunportis botelon da portugala vino. Unue ni pasigis tempon en la saŭno, poste ni trinkis la vinon. Katarina: "Kial vi deziras tatuaĵon? Vi havas tian belan kaj delikatan haŭton. Ne faru tiel." Katarina karesis al Anja la haŭton, de la brako, poste de la dorso.

Anja iris al la vilaĝo. Mi telefonis al Flavio: "Anja foriris. Kiun faras vi sen Jana?" Flavio: "Ĉu problemo? Mi gastigas sofaajn surfantojn. Du ulinojn el Irlando." Mi: "Bone, ĉu vi jam enlitigis ilin?" Flavio: "Ne, ankoraŭ ne. Ili alvenis antaŭ horo kaj duono. Plej ĝentile estas atendi almenaŭ tri horojn, ĉu ne? Cetere, ili estas tre katolikaj." Mi: "Irlandanoj laŭ mi estas gekatolikaj." Flavio: "Jen vi vidas."

Mi iris al Sonjo. Ŝi ne estis hejme. Mi iris al Mandy. Ŝi ne ĉeestis. Mi reiris hejmen kaj trovis Mandy-n antaŭ la pordo. Jam ne estas la unua fojo.

Mandy iris laŭlonge de la salono, ĝinze vestita, nudbrusta. Mi rigardis ŝin. Ŝi knedis la si la mamojn, poste komencis malfermi al si la ĝinzojn.

Aŭdiĝis la porda sonorilo. Mandy refermis al si la pantalonon, rapide surmetis supraĵon. Mi malfermis la pordon. Jen Sonjo.

2008-12-16

Sonĝe

Ĉe Flavio ni kun Ĝoni la Vakero rigardis kelkajn scenojn el la filmo "Senkulpaj sonĝantoj". Ĝoni: "Kiaj mamoj ...!" Ni diskutis tion ĉu ili estas naturaj. Flavio: "Vidu, kiom malsamaj ili aspektas ĉi-tie ... kaj ĉi-tie." Kaj ni observadis la abundajn pubharojn. Flavio: "Ne tiom abundaj kiom oni pensu. Rigardu." Jen ni vidis la lipojn.

(Elizabeta de Ekonomio hodiaŭ portis leĝeran jupon, senmanikan. Dum momento mi vidis ŝiajn akselojn. Ŝajnas ke ŝi razis al si la akselojn antaŭ la sanktnikolaaĵoj, antaŭ pli ol semajno, poste ne plu. Tio surprizis min, ĉar antaŭe, kiam mi vidis ŝin nuda, ŝi ĉiam estas zorge razita.)

Mi: "Mateo estas la frato de Izabela, ĉu?" Ĝoni: "Honeste. Izabela estas la fratino de Teo, ĉu ne?" Flavio: "Ĉu gravas?" Ĝoni: "Gravas. Kompreneble."

Ĝoni: "Mi devas foriri. Devo vokas." Flavio: "Ĉu ulino aŭ komercaj aferoj?" Ĝoni: "Inoj kaj komercaĵoj." Mi: "Bonan ŝancon!" Ĝoni: "He, vi ne scias ..."

Jana iris al Svedio, laŭdire por viziti malsanan onklinon. (Mi: "Jana estas rusino, ĉu ne?" Flavio: "Jana estas rusino. Sed la onklino ŝajne loĝas en Svedio.")

Mi iris hejmen. Anja estis en kompanio de Antonia, la amikino de la mikimusaĵo. Ili studis libron pri tatuaĵoj. Kia surprizo. Antonio: "Ĉu vi deziras vidi?" Mi: "Ĉu la libron?" Antonia: "Ne, mian tatuaĵeton" Anja: "He, Tonjo ..." Unue mi pensis tion ke ŝi intencis montri al mi sian ĉebruston. (Mi ne deziris vidi ŝiajn mamojn. Ne post la mamoj de Eva Green.) Sed ŝi malbutonumis al si la du plej suprajn butonojn de sia bluzo, poste lerte premis la ŝtofon kontraŭ la haŭto, tiel ke mi ne vidu la tutan mamon. Verŝajne ŝi lastatempe ofte faris tiel. Kaj jen Mikimuso, ĉe la rando de la mamo.

Ĉu Anja jam vidis la mamojn de sia amikino? Ĉu ŝi tute nudigis al si la torson tiel ke Anja vidu la tatuaĵon? Versajne tial ŝi nun de portas mamzonon. Eble alian fojon mi deziros pririgardi la ĉebruston de Antonia. (Mezgrandaj mamoj, ŝajne firmaj.)

Mi iris al Mandy, lasante la du ulinojn al la studado de bildoj pri tatuaĵoj. Mandy ne estis hejme. Kiam mi revenis Antonia jam foriris.

Mi komencis malbotonumi la bluzon de Anja. Ŝi ekridis: "Kion vi faras?"

2008-12-14

Tatuaĵe

Anja: "Estas mia korpo, ne la via." Mi: "Jen vi pravas." Anja deziras tatuaĵon. Mi preferus traboraĵon. Mi kompreneble ankoraŭ memoras la cican traboraĵon de Anja, kiu poste malaperis. Anja parolis pri amikino, kiu nun havas tatuaĵon.

Mi: "Kie estas tiu tatuaĵo?" Anja: "Rande de la mamo, Mikimuso." Mi: "Ĉu Mikimuso? Ĉu sur la mamo?" Anja: "Eta tatuaĵo." Ŝi fingre indikis rande de sia mamo: "Tre plaĉa. Vere, mojosa."

Mi: "Kaj kie vi deziras la vian? Ne ĉebrusta mikimusaĵo, ĉu?" Ŝi: "Eble je la nuko. Eble drako, aŭ eĉ steleto." Mi: "Esperantista stelo, ĉu?" Ŝi: "Nu, kial ne. Eble eĉ subventre." Ŝi fingre indikis la lokon (dekstraflanke, je la rando de la pubharoj, se ŝi havus pubharojn). Mi: "Ne eblas. Mi protestu. Kial ne simple traboraĵon?" Anja: "Estas mia korpo, ne la via."

Mi indikis al ŝi la lokojn, kie mi dezirus vidi traboraĵojn: nazo, brovo, lipo, la pintoj de la mamoj (ambaŭ, ĉi-foje), umbiliko, klitoro, lipoj. Anja kuŝiĝis surventre: "Kaj grandan tatuaĵon sur la dorso. Desegno pri piedpilkisto." Mi sciis tion ke nun, feliĉe, estas ŝerco. Mi kisis al ŝi la haŭton de ŝia dorso dum mi karesis al ŝi la postaĵon.

Anja denove turniĝis. Ŝi sidiĝis en la lito: "He, mi vidas ke mi ekplaĉas al vi ... aŭskultu, karulo, se tiom plaĉas al vi traboraĵoj, kial ne tie ... kaj tie ... kaj tie ... kaj tie?" Ŝi tuŝetas al mi la ilon kaj la ovojn. Ŝi kisis al mi la kapon, poste metis ĝin en la buŝon. Ŝi malrapide suĉis min dum ŝi knedis al mi la ovojn. Mi karesis al ŝi la nukon. Ĉu Anja tie havos tatuaĵon? Fine mi orgasmis en la buŝon de Anja.

Anja gagaris al si la buŝon. Poste mi duŝadis. Post kelkaj tagoj Anja iros al sia vilaĝo, por la festotagoj. Mi restos sola. (Eble ankaŭ mi almenaŭ dum kelkaj tagoj iros al la vilaĝo.) Kiam Anja revenos? Mi estas certa pri tio ke ĉi-foje ŝi revenos antaŭ la alveno de Renata.

Kiam mi revenis al la lito, Anja legis libron. Mi: "Kion vi legas?" Ŝi montris al mi la libron: La Mastro de l' Ringoj. Anja: "Kaj ne, ne estas libro pri traboraĵoj. Mi: "Jen vi pravas." Mi esperas nur tion ke Anja postaĵe ne havigos al si hobiton.

2008-12-10

Decembre

Anja ordigas la loĝejon, kalsonete vestita. Jen bela vidaĵo. Sonjo revenis el Svislando, kie finiĝis ŝia kurso pri eŭritmio. Renata revenos komence de la nova jaro. Certe ŝi jam longe mankas al mi. Kaj ĉu Adriana? Mi pensas ke ne. Intertempe kompreneble Anja revenis, jen la plej grava afero.

Dum la laboreja Sankta Nikolao Elizabeta sidigis min inter si kaj la provizora parttempulino de Ekonomio. Bonaj manĝaĵoj, sufiĉe da drinkaĵoj, cetere tediga okazaĵo kaj malmoderneta muzikaĉo. Mi dancadis kun Elizabeta, ni eĉ lude boksfrapetiĝis, dancplanke. Poste mi diskutis drinkaĵojn kun Georgo de Transporto. Laŭ Georgo aŭstralia vino estas pli bongusta ol sudafrikia. Kaj mi ne pensis pri tio ke Georgo, antaŭ jaro, rigardis la mametojn de Rufulinjo.

Jam decembre. Kiel nun fartas la rufulino? Kieas kaj kielas? Eble ankaŭ kialas. Cetere, ŝi ne plu tiom konfuzigas al mi la kapon. Se mi mencias tiaĵojn al Anja, ŝi respondas: "Kial vi ne verku taglibron? Tio foje havas trankviligan efekton." Ĉu taglibro, kiun oni eble publikigos post okdek jaroj? He, mi ne scias.

Anja movigas skatolon. Poste mi revidas la randon de la skatolo kiel linion en ŝia haŭto. Mi vidas la leĝeran ŝviton sub la akseloj kaj inter ŝiaj mametoj. Anja: "Nun kion?" Mi fingre indikas al ŝi la randon de la skatolo laŭ la linio de ŝia haŭto. Mi ame palpetas al ŝi la mamojn. Poste ni kune duŝadis.

Bone, Renata revenos komence de la jaro. Anja altigas al si la ŝultrojn: "Ŝi havas sian ĉambron." Ĉu la du amikinoj nun estos katinoj, aŭ ĉu iliaj cikloj denove harmoniĝos?

Ni tagmanĝis ĉe Sonjo. Ŝi montris eŭritmian dancon. (Sonjo: "Ne estas danco. Estas eŭritmio.") Ŝi vestiĝis je longa jupo kaj tuketoj de silko. Laŭ Sonjo, al la geinventistoj de la eŭritmio, en Svislando antaŭ jarcento, sufiĉis la silkaj tuketoj. Nur poste oni surmetis la longajn jupojn. Mi: "Nu, kial la jupoj?" Anja: "He, kial, laŭ vi?"