2005-08-01

Ĉe Antonio

Anja kaj mi manĝis ĉe Antonio (restoracio apud la Placo), en la suba etaĝo, inter la malvarmetaj muroj de la malnova domo (laŭdire el la 15a jc!).

Ni diris je via sano! al la partoprenantoj de la UK. Ŝajnas ke Anja deziras partopreni la Universalan Kongreson, sed laŭ mi la kongreso jam finiĝis kaj Vilno ne estas nia najbara urbo. Anja faris foton, kun la fotilo de sia poŝtelefono, de mi kaj kelnerino (Nataŝa), kaj sendis.

Post kelkaj minutoj venis mesaĝo, kun iom obskura bildo pri japanino (aŭ koreanino) kun d-ro L. L. Zamenhof (verŝajne busto).

Anja montris la bildeton al Nataŝa (fratino de amikino sia), kiu portis al ni novajn glasojn da biero.

3 comments:

MCG said...

Kie sendis Anja la foton? Mi iom konfuziĝis leginte la skribon...

Anonymous said...

Mi ne scias, verŝajne al tiu kiu poste sendis bildo de japanino kun D-ro Z. Mi demandu Anjan, se ŝi ankoraŭ memoras. Nun ĉiuj sendas bildmesaĝojn tien-reen, ŝajnas ke nur mi ne havas poŝtelefono kun fotilo.

MCG said...

Aha, ne gravas :-). Dankon pro la respondo. Mi daŭros legi viajn historiojn, ankaŭ :-).