2005-08-05

Someraj tagoj, nudbrustaj esperantistinoj

Hodiaŭ la varmeco estas preskaŭ neeltenebla. Mi decidis resti hejme, en la relativa malvarmeco de la domo, dum la inoj, miaj inoj, iris al la plaĝo. Ni pasigis grandajn partojn de la lastaj tagoj sur la plaĝo. Du tagojn ni eĉ sukcesis okupi etan buĥton duone malantaŭ roko, kun bona sablo.

Ankaŭ Nataŝa, amikino de Anja, iris kune hodiaŭ. Nu, certe plaĉus al mi vidi la mamojn de Nataŝa. Sed ne hodiaŭ - estas, kiel dirite, tro varme. Kaj kial ŝi, kun sia vintropala haŭto, iras al la plaĝo ĝuste hodiaŭ? Jes, en la varmeco homoj ne agas normale. Sed eble ŝi kovras sian haŭton, pli ol Anja kaj Renata, la du nudbrustaj esperantistinoj (vidu finon de antaŭa posto). Nuntempe ĉe ni ne multaj junulinoj sunumas sin sen la supraĵo, malgraŭ tio, ke neniu malpermesas tion.

Bone, trinkante botelon da malvarma biero, mi imaginas al mi la plaĝon: Anja kuŝanta surventre, kun nuda, bronzita dorso kaj bela postaĵo apenaŭ kovrita, kaj Nataŝa sidante en la ombro de la roko, bikine vestita, dum ŝi mansignas, en manko de komuna lingvo, al la ĉiam agema Renata, kiu ludas badmintonon kun du italaj turistoj.

Por mi vere estus plej nature baniĝi senveste, sed, ĉu pro moralo aŭ ĉu pro la fortaj radioj de la suno, homoj komencis pli kaj pli vestiĝi surplaĝe. Tial ankaŭ mi gardas mian nigran bankalsonon, kiun iam donis al mi Anja. Sur la plaĝo ni vidis bikinojn en ĉiuj grandecoj kaj koloroj, kaj la knabinoj de hodiaŭ ŝajne komencas uzi mamzonon eĉ antaŭ ol ili ekhavas brustaĵojn.

Kaj certe, kelkaj knabaĉoj daŭre gapas al la malmultaj vidindaĵoj. Nu, ankaŭ mi uzas la okulojn se eblas, ekzemple hieraŭ kiam nin najbaris junulina kvaropo, tri el kiuj lasis nudaj la mamojn, kaj mi iomete parolis kun unu el ili (fratino de kolego), sed mi tute ne gapaĉis.

Kaj serĉante duan botelon, mi daŭre pensas:

Ĉu pro moralaj kialoj oni denove vestiĝas? Sed ni ne vivas en la 19-a jarcento, kaj moralo ŝajne tute malaperas de la societo ...

Mi demandas al mi kiel estas nun en aliaj landoj. Ĉu same koloraj estas iliaj plaĝoj? Kaj, se ankaŭ tie la suno brilis, kiel estis sur litovaj plaĝoj dum la UK?

3 comments:

MCG said...

Mi kunsentas kun vi, speciale en Usono, la homoj troigas. Ili estas tre atenteme kovri la korpon kaj poste hipokrite spektas pornfilmojn. Mi ankaŭ komentsi pri la ideo esti nuda ĉe antaŭa postaĵo en mia blogo ĉe
Bendis - Planedo Virtuala

Anonymous said...

Jes, en Usono oni devus vere uzi la eblecojn de la belaj plaĝoj de Kalifornio kaj aliaj lokoj en la lando de Libereco. Dankon pro la komento, mi nun faros ligilon al via blogo. Mi trovas ĝin interesa, kun bele facitaj bildoj.

MCG said...

Koran dankon!