2005-08-26

Traboraĵoj

Hodiaŭ, en librovendejo, mi parolis kun virino, amikino de amiko de mi, kiu antaŭ monato dum festeno montris al mi siajn mamojn. Tiutempe mi uzis la vorton pircingoj, sed nun, pripensante la aferon, mi eble preferus la vorton traboraĵoj.

Laŭ mia vortaro, la angla vorto pierce signifas fari truon trabori. Sed la vorton piercing oni ŝajne uzas ankaŭ pri la etaj ornamaj ringoj kaj stangetoj kiujn oni metas en artefaritajn truojn sur la homa korpo. Oni povas havi tiajn truojn ekzemple en la lango, en unu aŭ ambaŭ lipoj, en la nazo, ĉe la brovoj aŭ ĉe la umbiliko.

Mi ne konas la korektan esperantan vorton, ĉar tio ne estis temo ĉe la kurso por komencantoj, malgraŭ tio ke povas esti ke ankaŭ nia instruistino havis ion sub la bluzo.

Ĉar ja ankaŭ la mampintoj ŝajnas esti populara loko por truoj, ringoj kaj stangetoj. Kaj ankaŭ en la subzonaj regionoj troviĝas ŝajne bonaj lokoj: kelkaj (aŭ ĉu multaj?) virinoj tiel beligas al si la tieajn lipojn kaj la klitoron, kaj kelkaj viroj eĉ havas ringeton je la peniso.

Paŭlina, la ruĝharulino, nun montris al mi novan stangeton ĉe la maldekstra brovo. Kaj vi jam vidis la ringetojn en miaj cicoj, ŝi diras. Certe, ŝi memoras tion, kaj ankaŭ mi memoras ŝiajn belajn mamojn kun traboraĵoj.

Ĉu traboraĵo estas vorto uzebla en esperanto? Nu, esperanto ja estas lingvo en kiu ĉiuj rajtas proponi vortojn laŭguste, dum ekzemple en la angla lingvo ekzistas tiom da vortoj, tiel ke oni povas uzi nur tiujn kiujn oni trovas en la vortaroj.

Mi diris adiaŭ al Paŭlina kaj al ŝiaj traboraĵoj, kaj mi esperas ke ŝia venonta traboraĵo estu ie en la suba regiono, ĉar ŝi estas virino kiu fieras pri sia korpo kaj ornamas ĝin por ke oni tion vidu.

1 comment:

Anonymous said...

Gratulojn pro via originala blogo.
mi konas la jenajn vortojn por 'piercing': traboraĵo, haŭtopinglo (umbilikoringo, nazringo, orelringo, langopinglo) kaj similaj kunmetaĵoj kun 'juvelo', ktp.