2006-08-06

Kampadeje

La bangalo estas luksa, sufiĉe granda ("kabano" ne estis la ĝusta vorto): kvar litoj (duobla lito + duetaĝa lito), banejo, televidilo (58 kanaloj), interreta konekto. Mi pensis ke kampadeje la naturistoj vivas senlukse, nature. Bone, ankoraŭ ili almenaŭ vivas nudaj ...

Momente pluvegas (post kelktaga sennuba sunbrilado), mi fine testas la reton, dum Renata vizitas la italinojn. Ni havas du najbarajn bangalojn: en la plej fora ferias belga paro (li 40-jara, ŝi 30-jara?). La plej prokciman okupas kvar italaj junulinoj. Du el ili estas fratinoj. Unu el ili iomete parolas la lingvon, sed kun italoj oni ja povas kompreniĝi eĉ senlingve. Fine Antonio pravas: mi amas la italajn knabinojn ... (Laŭ mi, ankaŭ la belgo rigardas la italinojn, kaj tio ŝajne ne treege plaĉas al lia edzino.)

Ni vivas je 500-metra distanco de la lago, kie troviĝas la restoracio, la plaĝo (ŝtonplena, ne tre bona) kaj la tendaro. Tendumas multaj gejunuloj kaj jen ankaŭ kelkaj el tiuj multegaj junulinoj kiuj portas bikinon sur la publika plaĝo - denuncas ilin la palaj mamoj kaj postaĵoj! (Sed laŭ mi ekscitiga vido estas sunbronzita junulino, nuda kun palblankaj mamoj).

Mi sentas min treege nuda. Ne pro la mankanaj vestaĵoj, sed pro tio ke Renata fine forrazis al mi la pubajn harojn (timiga proceso, tamen tre agrable kiam ni poste amoris, nuda haŭto kontraŭ nuda haŭto).

2 comments:

Anonymous said...

Ja enviinda situacio.

Jadun Jonikima said...

Verŝajne vi ne malpravas :-)

Dankon pro la komento.