2007-07-30

La mamoj de Adriana

Adriana ne dormas nuda. Ŝi portas longan, rozkoloran T-ĉemizon, kun novjorka motivo. ("Mi neniam dormas nuda. Ne diru tion al la deĵorantoj." Eble, iun tagon, mi denuncos ŝin.) Tial niaj bangalaj matenmanĝoj estas mallonga fuĝo el la nuda mondo de la kampadejo. (Adriana ankoraŭ portas sian noktan T-ĉemizon, kaj Renata surmetas fortan mamzonon.) Hodiaŭ Franka vizitis nin. Ŝi venis tre frue, kaj tial matenmanĝis kun ni. Franka tute senvestiĝis ĉe la enirejo, kaj tiel prezentis la solajn nudajn mamojn ĉe nia manĝotablo.

Nu, Franka ne tre plaĉas al mi, sed dum la manĝado mi nature rigardetis al ŝiaj brustaĵoj, kiujn mi ne vidis dum pli ol jaro (ĉu?). Mi havis la impreson ke la nudeco de Franka ne plaĉis al Adriana. (Ĉu ŝi vidis miajn rigardojn en la direkto de Franka? Eble. Adriana, viaj mamoj estas pli belaj ol tiuj de Franka ...) Poste Renata kaj Franka iris al la lago.

Mi rigardis kiel Adriana demetis al si la T-ĉemizon, jam frumatena ritualo. Tiun fojon la ritualo havis elementojn de nudrivela danco, kaj mi tuj perceptis ke ni estas solaj. Tiel ŝi ne farus en la ĉeesto de sia fratino. Fine ŝi ĵetis la T-ĉemizon al mi. Mi enflaris ŝiajn noktajn bonordorojn. Kiam Adriana komprenis tion, ŝi deziris rekonkeri la vestaĵon. Post nia luda bataleto, ni sidiĝis sur la rando de la duobla lito. Adriana lasis min tuŝi al ŝi la mamojn. Kiam miaj manoj serĉis ceterajn partojn de ŝia korpo, ŝi donis al mi amike firman frapeton. Ridete ŝi aldonis: "Neniam!" (Adriana nun lernis ankaŭ la tabelon pri korelativaj vortoj.) Mi admire rigardis ŝian belan postaĵon dum ŝi eliris la ĉambron.

Venontan semajnon okazos la plaĝretpilka turniro. (Pasintjare mi atingis la finalon, kun Mette la danino.) Ĉi-jare Mette teamos kun sia dana amiko. Renata ne partoprenos, kaj Adriana trovas retpilkon neinteligenta ludo. Ŝi preferas piedpilkon. Ĉiuj siajn gustojn! Bone, verŝajne mi trovu mian lokon inter la spektantoj. Jes, senzorge pririgardadi la turniron, jen certe agrabla ideo!

En antaŭa posto mi menciis kantistinon. Hieraŭ mi aŭdis ke ŝi tranoktis en la kampadejo, post la koncerto. Mi ne dubas pri tio - la koncerto finiĝis malfrue, kaj eble la gitaristo kaj la tamburisto deziris resti inter la genuduloj. Sed, laŭdire, la sekvan matenon ŝi banis sin nuda en la lago. Kiel mi diris: mi tre ŝatus vidi ŝin nuda. Vere aŭ malvere? Mi ne scias. Kiam mi revenos hejmen, mi certe rakontu al Flavio ke mi vidis ŝin tutnuda ĉe la rando de la lago.

3 comments:

Anonymous said...

Kara
Estus pli bela se vi ornamus per viaaj fotoj la blogon!
Mi tre dezzirus vidi fotojn de viaj amamikino!
:)

Jadun Jonikima said...

Jes, eble mi aĉetus fotilon :-)

Anonymous said...

Mi pensas ke estas suficxe bildoj