2005-08-22

Semajnfine

Tiun ĉi semajnfinon tranoktis ĉe ni Yvette, la francino. Finis ŝia restado en la kampadejo, kaj ŝi nun vojaĝis hejmen al Francio. Dum nia tago en la nudista kampadejo, Anja kaj Renata proponis al ŝi ke ŝi vizitu nin en la semajnfino, antaŭ ol iri al la flughaveno.

Mi ne povas diri ke mi ne rekonis ŝin vestita. La ruĝan hararon kaj la belan vizaĝon mi tuj rekonis. Ŝi portis blankajn bluzon kaj jupon. Yvette ridetis kaj diris ke estas la unua fojo en ses semajnoj ke ŝi portas vestaĵojn. Mi povis konstati ke ŝi ankoraŭ ne surmetis mamzonon, ĉar mi vidis la cicojn moviĝi libere sub la ŝtofo de la bluzo.

Antaŭ semajno ni ĉiuj vidis unu la aliajn nudaj. Mi dezirus proponi ke ni senvestiĝu, sed por la inoj, ŝajne nun estis plej nature porti vestaĵojn. Mi tial diris nenion.

En la kampadejo, mi nature havis bonan okazon rigardi nian francinon. Malhelaj okuloj, ĉarma buŝo, firmaj mametoj, plata ventro, rondetaj koksoj, razita pubo, virina postaĵo, belformaj femuroj. Kaj la plej bela hararo kiun mi vidis dum longa tempo. Laŭ mi, nur francino povas havi tian malhelruĝan hararon.

Dum la nokto, Yvette dormis ĉe Renata en la larĝa lito de la gasta ĉambro. Dimanĉe pluvis kaj malebligis restadon sur la teraso. Kaj mian lastan eblecon vidi nuda nian belan vizitantinon.

En la posttagmezo ni veturis kun Yvette al la flughaveno.

1 comment:

Anonymous said...

Interese !