2008-03-30

Dolfene

Flavio interrete trovis bildojn kaj eĉ filmeton pri la altosaltantino. Flavio: "Bela ulino, tro altstatura laŭ miaj gustoj, sed perfektaj femuroj kaj ĉarma vizaĝo." Evidentiĝis ke ŝi ne nomiĝas Sabrina (aŭ similnome). Kiel Flavio tamen sukcesis trovi bildojn pri ŝi? (Nu, laŭ Flavio, interrete ne estas malfacile trovi bildojn pri belaj ulinoj.) Ankaŭ plaĉis al li la vidon de ŝia ventro sub la eta supraĵo, kiujn portas atletikistinoj.

Mi kompreneble inicis Flavion en la okazaĵojn de la pasinta semajno, fortenante kelkajn detalojn kaj pliellaborante aliajn. Flavio: "He, mi ne kredas ke ŝi tiel lasis vin esplori al ŝi la brustaĵojn. Ne plu pli da pingvenaĵoj, mi petas ..." Mi: "Mi ĵuras!" Flavio: "Nu, sur kio? Ĉu sur la Biblio?" Mi: "Ne, kompreneble ke ne. Sur la Petveturanta Gvidisto al la Galaksio, se vi volas." Flavio: "Bone, akceptite, mi kredas vin."

Ĉe Flavio loĝis Jana, nova rusino, laŭdire fora konatulino de Oksana. Ĉu ŝi ankoraŭ loĝos tie kiam revenas Adriana? Nu, ne estas mia problemo.

Poste, vizito ĉe Antonio, kun Golo kaj Johano. La nova servistino ĉe Antonio portas tre profundan dekoltaĵon. Barbulo kun grandaj okulvitroj, legante la Ĉifron de Davinĉi, tute ne vidis tion. Golo, male, tiom profunde enrigardadis al ŝi la dekoltaĵon, ke ŝi poste servis al li malvarman kafon. Golo trinkis ĝin: "Kafo estas kafo." Ĉu vere estis kafo? Johano diris nenion.

Mi iris al la Studanta Domo, kompreneble sen Golo kaj Johano, kiuj deziris rigardi piedpilkan matĉon. Mi serĉis la altosaltantinon, sed tiun fojon mi trovis Mandy-n, ne la altosaltantinon. Mandy kisis min, kaj ni longe kaj lange kisadis dum mi knedis al ŝi la postaĵon. Mi demandis al ŝi pri la altosaltantino, kies plena nomo mi nun konas. Mandy, grimace: "Ĉu la glacia reĝidino?" Nu, mi tuj komprenis ke Mandy ne estos helpo, male, ke ŝi estas malhelpo en mia riloto kun la dolfeno. ("Riloto" estas "estonta rilato", ĉu ne?) Ni havis kverelon, kaj Mandy eĉ forte frapis min post kiam mi nur leĝere frapetis al ŝi la postaĵon. Ŝi iomete trankviliĝis kiam mi fine enŝranke trovis ŝian fakturon, ĉar prokcimiĝas la fino de la monato.

Kiam mi revenis hejmen, mi trovis Renatan kaj Anjan en la kuirejo, kun, sur la tablo, dekduo da boteloj. Ili jam estis sufiĉe ebriaj. Mi surpriziĝis pri la nombro da boteloj je tia frua horo de la tago, kaj tiel unue ne trovis fremda la ĉeeston de Anja. Mi pensas ke Anja rekonis min, sed Renata apenaŭ sukcesis sidi sur la seĝo.

Mi prenis du el la boteloj kaj reiris al la Studanta Domo. Mi fine amoris kun Mandy. Poste, kiam dormis Mandy, mi ree serĉis Sabrinan (kiu ne nomiĝas Sabrina). Denove mi ne trovis ŝin. Ulo proponis ke ŝi, se ŝi vere deziras kvalifikiĝi pro la Olimpiaj Ludoj, nun verŝajne trejnas en iu altmontara vilaĝo. Mi: "Tio estas trompaĵo, ĉu ne?" Li: "Laŭ mi, trejnado simple estas trompaĵo. Oni devus esti kiel oni estas."

Kiam mi revenis hejmen, en la frua mateno, Renata dormis, sola. Kiam mi fine povis paroli kun ŝi, en la malfrua posttagmezo, mi demandis: "Ĉu Anja estis ĉi tie?" Renata: "Ĉu nova pingveno, laŭ vi?" Mi: "Ne, sed baldaŭ espereble alvenos dolfeno." Renata kompreneble ne komprenis tion: "Nu, pingveno aŭ dolfeno ... mi pensas ke vi vidis kion vi vidis." (Nu, ĉu Renata estis en stato kompreni kion mi vidis?)

2008-03-26

Ĉiele

Renata ne plu deziras foriri. Hieraŭ ŝi deziris transloĝi, foriri, reiri al sia lando. Hodiaŭ ŝi diras ke Adriana reiros al Flavio. Ĉiuj nun konsentas pri tio ke Flavio estas la patro de la infano de Adriana. Laŭdire ankaŭ Lena deziras reveni al Flavio. Nu, kiu la unua decidis reiri al Flavio? Mi ne scias. Eble Flavio simple akceptis la patrecon tiel ke li povas reforigi Lenan. Eble mi tamen dezirus ke Lena revenu.

Renata hodiaŭ rajdis min. Jen la unua fojo ke ŝi faras tiel. Estis agrabla travivaĵo, kaj mi forte orgasmis. Ŝiaj grandaj mamoj bele balanciĝis antaŭ miaj okuloj.

Flavio, kiam mi parolis kun li, gardas la maskon. Hodiaŭ li ankoraŭ interrete serĉis bildojn pri la edzino de la franca prezidanto. (Flavio havas novan komputilon kun Fenestra Vido.)

Kun Golo ni rigardis la meksikan filmon, Batalo en la Ĉielo. Meksika dikulo suĉiĝas de bela blondulino kun raŭka voĉo kaj rastafariece plektita hararo. Tiel komenciĝas la filmo. Evidentiĝas ke la dikulo estas Marko, la ŝoforo de la generalo. Li ankaŭ levigas kaj mallevigas la nacian standardon. La juna blondulino estas Ana, la filino de la generalo. Ŝin aktorinas Anapola Mushkadiz, tre ĉarma. Marko, la dikulo, forkaptas bebon, ne tre simpatike. Ana, al kiu li rakontis la okazaĵojn, petas al li ke li sin denuncu al la polico. Lia edzino, dikulino, petas ke li partoprenu pilgrimadon, sed li ne povas forlasi Anan. Ni vidas kiel li amoras kun sia edzino, kaj kun Ana, ambaŭ tutnudaj, sur granda lito. Tre bele. Fine Ana denove suĉas lin. Sendube estas pensiga filmo.

Golo: "Se la dikulo povas, ankaŭ mi povas amori kun la ulino." Nu, ĉu mi dubas pri tio? Kun kiu Golo deziras amori? Ĉu kun Ana, la filino de la meksika generalo, aŭ kun la dika edzino de lia ŝoforo?

2008-03-24

Paske

Vendrede mi iris al la Studanta Domo. Mi serĉis Mandy-n. Estis vendrede, sanktan vendredon, jen silentaj tagoj kaj laŭta muziko. Kaj drinkaĵoj ĉie. La ĉambro de Mandy estis malplena. Mi vagis tra la koridoroj, de etaĝo al etaĝo, supren kaj malsupren, vizitis la diversajn festenojn. Mandy nenie ĉeestis.

En la tria etaĝo, aŭ eble en la dua, mi ekparoladis kun interesa ulino, Sabena aŭ Sabina aŭ Sabrina, bele svelta, altstatura, etaj mamoj, alloga rideto, botelo da vino enmane. Ŝi portis ornamaĵon, en ĉeno ĉirkaŭ la kolo, kruceton. Ĉu studantino pri teologio? Ne, pri sporto, atletiko, eĉ altosaltado. (Nu, ankaŭ sporto ŝajnas esti religio.) Mi: "Kaj ĉu vi jam decidis bojkoti la olimpiajn ludojn?" Ŝi: "Tio nun estus treege facile, ĉar mi kompreneble ankoraŭ ne kvalifikiĝis." (Pasis alia ulino, kaj ni ambaŭ rigardetadis ŝian grandan postaĵon, preskaŭ maldece larĝa kompare kun tiu de Sabena.)

"Kaj se vi kvalifikiĝus?" Ŝi: "Nu, same facile: mi partoprenus la ludojn. Sed tio estus preskaŭ miraklo. Mi devas superi mian personan rekordon per ses centimetroj." Mi inter du fingroj indikis ses centimetrojn. Ŝi: "Memoru ke estas vertikale, ne horizontale." Mi: "Kaj kia estas via altosaltada rekordo?" Ŝi tion diris, mi ne memoras ekzakte. Mi: "Sed tio ja estas preskaŭ du metroj!" Ŝi kapjesis, fiere. Mi: "He, vi havas la korpon de altosaltistino: alta, svelta, muskola stomako, longaj kaj elastaj gamboj." Ŝi, aldone: "Mallarĝaj koksoj kaj eta ĉebrusto." Mi: "Plaĉas al mi." (Mi leĝere tuŝetis al ŝi la dekstran mamon.)

Ŝi: "He, ne faru." Mi: "Pardonu!" Ŝi: "Ĉiuj vidas. Jen!" Ŝi ekprenis mian manon, kaj diskrete metis ĝin sub sian supraĵon. Mi retrovis la dekstran mamon. Ŝi ne portis mamzonon. La cico, forta, hardiĝis. (Mi: "Ankaŭ mi foje altosaltadis." Ŝi: "Ĉu vere? Kaj via rekordo, kian?" Mi: "Eĉ pli ol metron!" Ŝi: "He, tion mi ne imagus al mi ..." Mi: "Nu, dankon ...") Mi serĉis ŝian maldekstran mamon: "He, vi havas traboraĵon!" Ŝi: "Jes, kun ringeto. Ĉu plaĉas al vi? Mi ankaŭ havas tatuaĵeton. Vidu!" Ŝi forŝovis al si la supran randon de la pantalono. Jen eta tatuaĵo, dolfeno. Mi: "Bela, he!"

Sabrina malaperis. Verŝajne ŝi iris en la subteretaĝon. Mi malplenigis al mi la botelon, poste denove iris tien kaj reen, de etaĝo al etaĝo. Denove pasis la larĝpostaĵulino. (Ni vole-nenove komencis sencelan konversacion. Mi: "Bela postaĵo." Ŝi: "Dankon, la via ankaŭ ne estas malbona." Mi: "Nu, kaj ĉu vi vere provis anusan sekson?" Ŝi rigardis en miajn okulojn: "Kvin- aŭ sesfoje, kun mia antaŭa amiko." Mi: "Ĉu plaĉis?" Ŝi: "Certe. Se malplaĉus, mi kompreneble ne refarus post la unua fojo." Mi: "Eble via amiko instige insistis, ĉu ne?" Ŝi, flustre en mian orelon: "Ne, tute ne. Male, anusa sekso ne tiom plaĉis al li." Mi: "Kaj via nuna amiko, ĉu al li plaĉas aŭ neplaĉas?" Ŝi: "Plaĉas. Plaĉegas, eĉ. Sed lia ilo estas tro dika. Tial mi baras al li la vojon. Kaj mi ne malbaros al vi la vojon, se tion vi pensas ..." Mi: "Tre saĝe. Ankaŭ mia ilo estas dika. Treege dika." Ŝi: "Krudulo!" Mi: "Ĉu mi?" Sencela konversacio, ĉu ne?)

Fine, feliĉe, Sabena retrovis min. Ŝi prenis mian manon: "Venu!" Ni iris en alian etaĝon, kaj aliris bluan pordon. Ŝi malfermis ĝin, tiam tuj: "Diable ..." Ŝi refermis la pordon. Mi havis rezuman vidon de la pejzaĝo: du personoj en unu lito. Mi: "Via kunĉambranino havas amanton, ĉu?" Ŝi: "Amantinon." Mi: "Ĉu?" Ŝi: "Jes, ŝi havas amantinon. Jen tion vi vidis. He, venu. Mi dormas ĉe vi, ĉu ne?" Ni iris al la ĉambro de Mandy, ankoraŭ malplena.

Ŝi kuŝiĝis sur la lito de Erika. Mi senvestiĝis, dum ŝi atente rigardis min. Kiam mi deziris kuŝiĝi apud ŝin, ŝi haltigis min per sia gambo (ŝia longa, elasta gambo): "Vi dormu en la alia lito." Bone, mi kuŝiĝis en la lito de Mandy. Eble estas ne malsaĝe, mi ne pensas ke mi estis tre sobra. Verŝajne ni ambaŭ tuj ekdormis. Kiam mi vekiĝis, je la dek unua, Sabina estis for. Verŝajne la amantino foriris, kaj ŝi revenis al ŝia ĉambro. Sur la kuseno mi trovis longan blondan haron, kaj mi gustumis la novajn bonodorojn de la lita kovrilo. Mi pensas pri ŝia rideto, la forto de ŝia gambo kaj la ringa traboraĵo de ŝia maldekstra cico. Kaj pri la delfeneto, ĉe la rando de ŝia pubo.

2008-03-19

Semajne

Renata kuŝis surventre: "Masaĝu min, bonvole ..." Mi serveme metis miajn manojn sur ŝian haŭton. Ŝi: "He, la ŝultrojn. Ne la postaĵon." Bone, mi masaĝis al ŝi la ŝultrojn: "Kial ne la postaĵon?" Ŝi: "Poste. Unue la ŝultrojn. Jes, bonege."

Antaŭ du tagoj mi ekvidis belan postaĵon. Estis en urba strato, inter centoj da homoj. He, kia postaĵo! Pro la amaso da gehomoj, nur malfacile mi sukcesis sekvi ŝin. Dum momento mi pensis ke mi perdis ŝin, sed fine mi retrovis ŝin. Nu, kion? Estis Renata ... Verŝajne mi tro ofte vidis ŝin de prokcime, tial mi apenaŭ rekonis ŝin de malprokcime - mi vidis kaj revidis nur la belecon de ŝia larĝeta postaĵo.

Poste mi parolis al Renata pri tio ke plaĉas al mi ŝia postaĵo. Sed mi ne rakontis tion ke mi ekvidis ŝian postaĵon surstrate kaj sekvis ŝin tra larĝaj partoj de la urbo. Kial ne? Nu, inoj ŝajne ĉiam miskomprenas ĉion.

Pasintsemajne, ĵaŭde, ni kun Renata vizitis la naturistan banadon, en la baseno de la Altlernejo. Kiam mi lastatempe partoprenis la banadon? Mi rekonis kelkajn el la gemaljunuloj, kaj ili ŝajne rekonis min. Ĉeestis malmultaj gejunuloj. Tamen, jen du gravedaj inoj, ne tro maljunaj. La vido de unu el ili tiom ekscitigis min, ke mi devis forturniĝi. Ŝi ege memorigis min pri Nataŝa. (Ĉu estis Nataŝa? Ne, ne estis Nataŝa.) Unu el la maljunulinoj demandis al Renata pri Adriana. Renata respondis, tre trankvile, ke ŝi estas graveda kaj revenis al iliaj gepatroj. La gravedulino, kiu memorigis min pri Nataŝa, aŭdis tion kaj adresis demandon al Renata. Denove mi de prokcime rigardis ŝian ventron kaj ŝiajn ŝvelitajn mamojn. Fine la gravedulino rigardis min kun altigitaj brovoj.

Maljunulo demandis al mi pri Renata (kiu, laŭ li, nomiĝas Adriana. Evidente, la du fratinoj kaptis la intereson de la banemuloj.) Ni rigardis kiel Renata daŭre paroladis kun la gravedulino. Kial la vido de graveda virino tiom ekscitigas min? Eble, se mi povus pasigi nokton, aŭ eĉ tagon, kun tiu ino, mi permesus al la maljunulo prokcimigi sin al Renata. (Aŭ eble ke ne. Cetere, Renata certe ne permesis al li tion. Laŭ ŝi, viro pli ol kvardekjara estas maljunulo, kaj tiu ulo, kiu rigardis ŝin kun intereso, verŝajne havas duoble tian aĝon.) Mi: "Ŝi havas belan postaĵon, ĉu ne?" Li: "Kaj tre grandajn mamojn ..." Nu, kion diri.

Kiam ni iris hejmen, laŭ la malsekaj stratoj, mi rakontis al Renata pri la maljunulo. Ŝi: "He, lasu al li rigardadi."

2008-03-11

Ĵurnaloj

Nu, mi ne ofte legas ĵurnalojn, almenaŭ ne tre atente. Sed, miascie, ankaŭ la usona prezidanto ne legas ĵurnalojn. Mi rigardas la televidan ĵurnalon, semajne almenaŭ dufoje aŭ trifoje, kun Renata. Estas vere, mankas la lokaj novaĵoj, tial mi sciiĝis ne pri la rokaĵoj, sed pri la usona prezidanto, ekzemple pri tio ke li ne legas ĵurnalojn.

Bone, Renata ĝisdatigis min koncerne la rokaĵajn novaĵojn. Nekredeble: Certaj gehomoj deziras fermi la rokaĵojn. Mi: "Ĉu fermi? Tio estas: vere bari la aliron, ĉu?" Renata: "Jes, nun vi bone komprenas la aferon."

Kial? Nu, pro la krimaj kaj subversaj agoj kaj aktivecoj kiuj, laŭdire, okazas tie. Mi: "Mi vidis nenion." Renata: "Vi rigardis la belajn ulinojn, jen ĉio." Mi: "Kaj vi, friponemulino, ĉu vi partoprenis la krimajn kaj subversajn agadojn?" Ŝi: "Ne, honeste, sed mi havas okulojn." (Jes, ŝi havas tre belajn okulojn.)

La plej granda problemo verŝajne ne estas ke certaj gehomoj deziras fermi la rokaĵojn. Pli grave estas ke multaj gehomoj, nun pro la ĵurnaloj, konatiĝis kun la ekzisto de la rokaĵoj. Antaŭe ĝi estis la sekreto de kelkaj drinkuloj, de kelkaj genudemuloj, de kelkaj amoremuloj, de kelkaj rigardemuloj, kaj, laŭdire, de kelkaj krimuloj. (Ĉu ankaŭ de tiu krimulo kiu frakasis la fenestron de Antonio?)

Mi: "Sed pripensu la aferon. Kiel oni povas fermi tian areon? Ĉu starigi elektran barilon? Ĉu armitaj gardistoj? Ĉu devigi la uzon de burĥinoj?" Renata: "Certa pedelo proponis ke oni uzu la rokaĵojn kiel deponejo de putraĵoj kaj de toksaj forĵetaĵoj. Eble vi ankoraŭ, malgraŭ ĉio, enŝteliĝos malantaŭ la barilojn, sed mi kredas ke vi tie ne plu ekvidus nudajn mamojn."

Kial gehomoj eldonas ĵurnalojn? Ĉu la venonta prezidanto de Usono legas ĵurnalojn? Renata: "Trankviliĝu. Nun ankoraŭ estas marto. Post kelkaj semajnoj eble ĉiuj forgesos ĉion."

Poste ni amoris. Mi rigardis en la belajn okulojn de Renata. Kion ili vidis? Fine mi amoris ŝin de malantaŭe. Mi rigardis la dorson kaj la molan postaĵon. Dum bela momento mi forgesis pri la rokaĵoj, kaj pri la ĵurnaloj kaj pri ĉiuj pedeloj de la mondo.

2008-03-08

Burĥine

Hieraŭ, laŭ la televida ĵurnalo, arestiĝis sinmontremulo. Ĉu tiu, kiun vidis Renata kaj Adriana? Eble, verŝajne ne tiom da sinmontremuloj agas dum la vintra sezono. Al kiom da jaroj oni kondemnas tian ulon? Laŭ Renata: "Al nura monpuno, ne eĉ al kastrado."

Ankaŭ en la televida ĵurnalo: En Svedio, en multaj endomaj banejoj oni ne plu rifuzas inojn kiuj deziras baniĝi nudbrustaj. Sed ŝajne nur malmultaj inoj vere deziras baniĝi en la svedaj banejoj sen la supraĵo. Tial la filmeto kiun montris la televida ĵurnalo estis tiu kiun oni montris ankaŭ antaŭ kelkaj monatoj, kun la blondaj junulinoj kiuj somere sunumis sin nudbrustaj sur sveda plaĝo.

El Nederlando, alia historiero: virino eniris banejon, portante bankostumon kiu tute kovris al ŝi la korpon, krom la vizaĝon (kial ne ankaŭ la vizaĝon?). Tiu vestaĵo, laŭdire, kun kapuĉo kaj florplena desegno tiel ke oni nur malfacile ekvidas la inajn formojn, ne estas inventaĵo de irana pastraro, sed de aŭstralia modistino, religiema modistino.

Mi: "Kiel oni diras en esperanto? Ĉu burkino?" (Laŭ Renata "Burkino" estas lando en Afriko. Mi: "Kiel oni tie vestiĝas?" Renata: "Laŭ mi, tre saĝe.") Ŝi: "Estas la burĥ' de burĥo kaj la 'ino de bikino, do, oni simple dirus burĥino."

Bone, en Nederlando virino eniris basenon, burĥine vestita. Oni tuj elĵetis ŝin.

Renata: "Vidu, en la mondo io ŝanĝiĝis, ŝanĝiĝas, ŝanĝiĝadas, ŝanĝiĝos. Verŝajne tio ĉi malplaĉos al vi, sed venontan someron ankaŭ mi portas mamzonon surplaĝe." Mi: "Ĉu vere? Nu, kial?" Ŝi: "Ĉu mi restu la sola ulino kiu sunumas sin nudbrusta? Mi pensas ke ne." Mi: "Kaj sur naturista plaĝo, kion?" Ŝi: "Tio kompreneble estas alia afero."

Mi: "Kaj sur la Rokaĵoj, ĉu?" Renata: "He, ulo, ĉu vi ne legas ĵurnalojn?"

2008-03-06

Ŝtopilo

Lastatempe mi pasigis multan tempon ĉe Mandy. Renata foje agis ne amikeme, eĉ malamikeme, tutcerte pro la situacio de Adriana. Feliĉe Flavio diris, eĉ al Renata, ke li vere amoris kun Adriana. Malgraŭ tio mi pasigis tempon ĉe Mandy. (Vere, pripensante la aferojn, mi forte dubas pri tio ke Flavio vere amoris kun Adriana. Kial nun li diras tion?)

Mandy portis grizan trejnvestan pantalonon, kun UCLA ruĝlitere trans la postaĵo. Mi premglitigis fingron inter la Co kaj la Lo: "UCLA, kio signifas?" Mandy, provante rigardi sian postaĵon (kial inoj foje faras tiel?): "Universitato Kalifornia de Libera Ameriko." Mi: "Nu, kaj kie la Co? Kalifornio laŭ mi komenciĝas per Ko." Mandy: "Laŭ mi, ne en la angla lingvo."

Mi aĉetis al Mandy postaĵŝtopilon. En la subteretaĝo de la Komerca Centro oni vendas tiaĵojn. Mandy: "Nu, kio estas? Ĉu postaĵŝtopilo?" Ŝi tenis la helbluan ŝtopilon de fleksebla materialo: "He, ĉu vi sukcesis plene enmeti ĝin?" Mi: "Ĉu mi? Tion mi ne provis. Kompreneble ke ne. Ĝi estas al vi!" Ŝi: "Ĉu al mi? Vi ne pensas ke mi povas enmeti tian grandaĵon, ĉu?" (Laŭ la ulineto de la Subteretaĝo la grandeco devus esti perfekta por la unuaj eksperimentoj.) Mi: "Jen lubrikaĵo."

Mandy fingre surmetis lubrikaĵon, kaj mi malrapide enmetis la pinton de ŝtopilo. Unue la muskoloj baris al ni la vojon, fine ili ĉesis, kaj la truo de Mandy akceptis eĉ la plej dikan parton de la ŝtopilo. Mi: "Ĉu doloras?" Ŝi: "Ne, nun ne. Fremda sento."

Poste Mandy kuŝis surdorse, kun la truo ankoraŭ ŝtopita. Mi lekis al ŝi la pubon. Kiam ŝi orgasmis, la muskoloj forte elpremis la ŝtopilon. Mandy: "He, nun mi hontas." Mi: "Nu, kial?" Ŝi: "Ne rigardu ..."

Kiam Mandy duŝadis, mi lavis la ŝtopilon kaj metis ĝin en la ŝranko (kie alia studantino trovis ĝin post semajno). Certe, kiam mi vizitas Mandy-n, ankaŭ aliaj gestudantoj vizitas ŝin, aŭ ŝi parolas kun ili en la koridoroj, aŭ en la subteretaĝo, aŭ en la manĝejo (nu, vi tutcerte komprenas). Kiam ŝi parolis kun viraj studantoj, mi pensis: "Ĉu ŝi jam amoris kun li?" (nu, verŝajne ŝi ne faris tion), kaj kiam ŝi parolis kun alia studantino, mi pensis (se temas pri bela ulino): "Ĉu eblus al mi amori kun ŝi?" Dum vizito de certa belulino (kiu enŝranke trovis la ŝtopilon), Mandy rimarkis miajn rigardojn. Poste ŝi diris: "Certe, ŝi plaĉas al vi. Vi dezirus amori kun ŝi, ĉu?" Mi: "He, mi ne neas tion!" Mandy ekridis: "Nu, forgsu tion, vi. Al ŝi nur plaĉas inoj ..."